UEA Forumo

Konsciigo => TIR - Tutmonda Inform-Reto => Fadeno komencita de: Emiljo Cid je septembro 09, 2016, 01:31:01 atm

Titolo: Aliĝu al TIR
Afiŝo de: Emiljo Cid je septembro 09, 2016, 01:31:01 atm
La skizo de la plano de UEA kaj TEJO estas helpi la informadan agadon pri Esperanto kunordigante kaj proponante rimedojn bezonatajn por tion efike fari. Por la kunordigado ni serĉas ĉefkunordiganton, kunordiganton de tradukantoj, kiel eble multajn retejkreantojn, retejmastrumantojn, tradukantojn, grafikumantojn, disvastigantojn, homojn, kiuj ŝatus kunlabori por tiu celo.Aliĝu al nia grupo per la formularo https://goo.gl/forms/EFp9ktTKIv7ZqMwq1 (https://goo.gl/forms/EFp9ktTKIv7ZqMwq1)   indikante pri kia supra rolo vi interesiĝas, kaj vi estos invitata al nova laborgrupo “Tutmonda Inform-Reto (TIR)” por kunlabori por laŭeble plej taŭga utiligo de la situacio por plibonigi la konatecon kaj prestiĝon de Esperanto.
Emiljo CidEstrarano de UEA pri informado