UEA Forumo

Konsciigo => Esperanto.net => Fadeno komencita de: Dima Ŝevĉenko je septembro 03, 2016, 05:17:01 ptm

Titolo: Fotoj
Afiŝo de: Dima Ŝevĉenko je septembro 03, 2016, 05:17:01 ptm
Laŭ mi fotoj, kiuj aperas en la ĉefa paĝo kaj rotacias devas esti pli bonkvalitaj - kaj vidpunkte de fotado (estu profesiaj fotoj), kaj vidpunkte de la grandeco. Ekz. en mia granda ekrano ili aperas en tre malbona teknika kvalito. En la foto kun Mark - mankas sufiĉe da lumo, en komuna foto de IJK apenaŭ eblas vidi vizaĝojn kaj ŝajnas, kvazaŭ oni skanis iun malnovan paperan foton kun malgranda dimensio.  :)
Titolo: Re: Fotoj
Afiŝo de: Emiljo Cid je septembro 03, 2016, 05:41:22 ptm

Kara Dima,


Vi starigis nian konkretan celon.  Mi petas al ĉiuj legantoj, sugetojn pri taŭgaj fotoj .


Emiljo

Laŭ mi fotoj, kiuj aperas en la ĉefa paĝo kaj rotacias devas esti pli bonkvalitaj - kaj vidpunkte de fotado (estu profesiaj fotoj), kaj vidpunkte de la grandeco. Ekz. en mia granda ekrano ili aperas en tre malbona teknika kvalito. En la foto kun Mark - mankas sufiĉe da lumo, en komuna foto de IJK apenaŭ eblas vidi vizaĝojn kaj ŝajnas, kvazaŭ oni skanis iun malnovan paperan foton kun malgranda dimensio.  :)
Titolo: Re: Fotoj
Afiŝo de: Dima Ŝevĉenko je septembro 03, 2016, 05:45:20 ptm
Por mi ĉiam estis granda demando kien iras fotoj de profesiaj fotistoj kun tre bona kaj multekostega aparataro, kiujn dungas (?) UEA/LKK/Kongresejo dum diversaj UK-oj. Ekz. tiaj estis rimarkitaj dum UK-oj en Kopenhago, Lille, eble en Nitra ankaŭ estis...

Vi starigis nian konkretan celon.  Mi petas al ĉiuj legantoj, sugetojn pri taŭgaj fotoj .
Titolo: Re: Fotoj
Afiŝo de: Zsofia Korody je septembro 08, 2016, 05:17:13 ptm
Mi konsentas kun Dima, la foto-kvalito ne estas bona kaj same la temoj estas kritikeblaj: bv. trovi ne nur infanlibrojn (kaj ne finn-lingvan en la mezo de la bildo, kaj kial libroj por Contact us?); la nokta mansvingado havas neniun Esperanto-karakteron. Plaĉaj estas la juna instruistino kaj la interesa grupfoto kun ridanta, multnacia partoprenantaro.
Titolo: Re: Fotoj
Afiŝo de: Emiljo Cid je septembro 09, 2016, 01:35:27 atm
Eble ĉi tie ni trovos belajn fotojn kaj videojn

http://www.nitra2016.sk/arkivo/ (http://www.nitra2016.sk/arkivo/)