UEA Forumo

Esperanto kaj diversaĵoj => Babilejo => Fadeno komencita de: Piet COPPENS je decembro 14, 2016, 03:46:54 ptm

Titolo: Funkciadaj problemoj ĉe Esperanto-retejoj
Afiŝo de: Piet COPPENS je decembro 14, 2016, 03:46:54 ptm
Ĉi tio estas loko por sciigi, kaj priparoli, problemojn ĉe Esperanto-retejoj rilate al sia funkciado.
Ekzemple


La celo estas kvalitoplibonigo de gravaj, aŭ malpli gravaj, EO-retejoj kaj bona uzado de tiuj retejoj fare de ĉiu uzanto!

Kompreneble ĉiam ekzistas ebleco, ke iuj konstatitaj problemoj estas personaj komputilaj problemoj, tio estas
ke la problemoj okazas nur kiam iu persono aliras per iu komputilo iun retejon.
Ĉu persona problemo aŭ ĉu ĝenerala problemo, la uzado de Esperanto-retejoj devus esti bona por ĉiu uzanto, ĉu ne?
Analizado de tiaj (fojfoje personaj) problemoj povas esti interese/utile por aliaj esperantistoj!


Titolo: Ameriko.org havas funkciadajn problemojn
Afiŝo de: Piet COPPENS je decembro 17, 2016, 05:08:10 ptm
Ĝenerala problemo: 2017-01-03: Ameriko.org - Multaj tute similaj dato-avertoj.
 
Ekzistas problemo ĉe la retejo Ameriko.org (http://Ameriko.org) de la Amerika Komisiono (http://uea.org/vikio/Kategorio:Amerika_Komisiono).
Delonge la paĝo Tra la kontinento (http://ameriko.org/tralakontinento) komencas per pli ol 20 ĝenantaj, tute similaj dato-avertoj:
Verŝajne la avertoj koncernas nur unu fian parametron aŭ funkcion!

Demandoj:
Titolo: Edukado.net havas funkciadajn problemojn
Afiŝo de: Piet COPPENS je januaro 04, 2017, 04:09:52 ptm
Problemo: 2017-01-04: Edukado.net - Kursejo-mapoj mankas.
 
Ekzistas problemo ĉe la retejo Edukado.net (http://Edukado.net).
Ekde kelkaj semajnoj en la ĉapitro kursejo (http://edukado.net/kursejo) la petoj mapo kun listo ne enhavas mapon.
Ekz. la mapo kun listo pri Francujo donas la rezulton:  la rezultan mapon por Francujo (http://edukado.net/kursejo?montrirezulton=1&dat%5Bmalaktuala%5D=0&dat%5Blando%5D=FR&dat%5Burbo%5D=&dat%5Bnomo%5D=&dat%5Bgvidantonomo%5D=&dat%5Blingvo%5D=-1&dat%5Bkursotipo%5D=-1&dat%5Bkursnivelo%5D=-1&dat%5Blernejotipo%5D=-1&dat%5Blernilo%5D=&dat%5Bkvalifikita%5D=-1&dat%5Bvojaghpreto%5D=-1&dat%5Bprelegtemoj%5D=&dat%5Bkomenco%5D%5Btago%5D=&dat%5Bkomenco%5D%5Bmonato%5D=&dat%5Bkomenco%5D%5Bjaro%5D=&dat%5Bfino%5D%5Btago%5D=0&dat%5Bfino%5D%5Bmonato%5D=0&dat%5Bfino%5D%5Bjaro%5D=0&dat%5Bsimpla%5D=0&sendi=+Ser%C4%89i+), do eĉ ankaŭ la listo mankas.
Tamen la peto simpla listo pri Francujo funkcias bone:  la rezultan simplan liston por Francujo (http://edukado.net/kursejo?montrirezulton=1&dat%5Bmalaktuala%5D=0&dat%5Blando%5D=FR&dat%5Burbo%5D=&dat%5Bnomo%5D=&dat%5Bgvidantonomo%5D=&dat%5Blingvo%5D=-1&dat%5Bkursotipo%5D=-1&dat%5Bkursnivelo%5D=-1&dat%5Blernejotipo%5D=-1&dat%5Blernilo%5D=&dat%5Bkvalifikita%5D=-1&dat%5Bvojaghpreto%5D=-1&dat%5Bprelegtemoj%5D=&dat%5Bkomenco%5D%5Btago%5D=&dat%5Bkomenco%5D%5Bmonato%5D=&dat%5Bkomenco%5D%5Bjaro%5D=&dat%5Bfino%5D%5Btago%5D=0&dat%5Bfino%5D%5Bmonato%5D=0&dat%5Bfino%5D%5Bjaro%5D=0&dat%5Bsimpla%5D=1&sendi=+Ser%C4%89i+).

Ĉie kie oni petas mapon kun listo la mapo (kaj la listo) mankas!

Demandoj:

La riparado:



Titolo: Uea.org/vikio havas funkciadajn problemojn
Afiŝo de: Piet COPPENS je januaro 05, 2017, 12:28:49 ptm
Problemo: 2017-01-05: Uea.org/vikio - Ofte longaj, fojfoje longegaj respondaj tempoj

Problemo pri la vikio de UEA (http://uea.org/vikio):
Konservi informojn en la vikion ofte estas/estis tre malfacile, ĉar ĉe ĉiu konservo la sistemo bezonis minutojn da responda tempo!
Sekve labori en la vikio estas/estis por mi praktike maleble!
Eble la malfacila aliro de la vikio koncernas nur mian komputilon aŭ eĉ nur min aŭ ........ nur kelkajn personojn.
La malrapida aliro de la vikio estas delonge konata problemo!

Demandoj:

La sekvo:
Titolo: Re: Funkciadaj problemoj ĉe Esperanto-retejoj
Afiŝo de: Emiljo Cid je januaro 25, 2017, 01:37:36 ptm
Mi spertas lastatempe, ke la retejo UEA.org estas tre malrapida.
Titolo: Re: Funkciadaj problemoj ĉe Esperanto-retejoj
Afiŝo de: Piet COPPENS je marto 22, 2017, 09:16:17 ptm
Mi spertas lastatempe, ke la retejo UEA.org estas tre malrapida.

Saluton, Emiljo
Bedaŭrinde la retejo de UEA ofte malrapidas, ankaŭ hodiaŭ : ĉiam tre longaj respondaj tempoj se la serĉita retadreso komencas per http://uea.org.
Do ankaŭ longaj respondaj tempoj por http://uea.org/vikio.


Posta rimarko: vidu ankaŭ:  Subtila perturbo: bremsado de respondoj al mi (http://uea.org/vikio/Babilejo#Subtila_perturbo:_bremsado_de_respondoj_al_mi).
Titolo: Uea.org havas funkciadan problemon
Afiŝo de: Piet COPPENS je aprilo 10, 2017, 02:39:24 ptm
 (http://uea.org/v/images/c/cb/Pri_sekurigo.ph.png) (http://uea.org) Problemo: 2017-04-10: Uea.org - nesekura konekto al uea.org

Problemo pri la retejo de UEA (http://uea.org):
La konekto al la retejo de UEA, http://uea.org, ne estas privata. La datumoj, kiujn oni sendas al la retejo aŭ kiujn oni ricevas ekde la UEA-retejo, povas esti viditaj de aliaj. Do aliaj povas vidi ekzemple la pasvortojn.
La manko pri la konekto estas, ke tiu funkcias laŭ protokolo "HTTP (http://eo.wikipedia.org/wiki/Hiperteksto-Transiga Protokolo)" kaj ne laŭ la pli sekura protokolo "HTTPS". En la lasta protokolo ĉifrado (http://eo.wikipedia.org/wiki/ĉifrado) estas aplikata al la informoj, kiuj estas transportitaj (: senditaj aŭ ricevitaj).
Dirite alimaniere:
Ĉiuj informoj transportitaj al aŭ ekde retejo uea.org povas facile esti subaŭskultataj. Eble eĉ esti adaptataj!
Necesas uzi "HTTPS" anstataŭ "HTTP", kiel cetere ankaŭ okazas ĉe ekzemple
Vikipedio ( https://eo.wikipedia.org (https://eo.wikipedia.org) ),  Pasporta Servo ( https://pasportaservo.org (https://pasportaservo.org) ) kaj
Esperantujo - La Esperantista Mondomapo ( https://esperantujo.directory (https://esperantujo.directory) ) !

Demando:

Rimarkoj