UEA Forumo

Asocio => Niaj retaj servoj => Fadeno komencita de: Emiljo Cid je januaro 18, 2017, 12:14:44 ptm

Titolo: Nova retpaĝo de UEA
Afiŝo de: Emiljo Cid je januaro 18, 2017, 12:14:44 ptm
Alvoko por tiuj, kiuj ŝatus krei la novajn retejon kaj/aŭ administran sistemon de UEA (https://docs.google.com/document/d/1Tt_kA2W8Qi-JSc6n2-j8AHd2QeWErOx5IYbqnCgbak8/edit#heading=h.99g9tup89vpk)


Nova retejo por UEA: Ĝenerala priskribo (https://docs.google.com/document/d/1nD1_PsVJHXJeDaoYcazufHCskikNDvOelcxqSyxsJJM/edit)
Titolo: Re: Nova retpaĝo de UEA
Afiŝo de: Francesco Maurelli je januaro 20, 2017, 07:52:25 ptm
Saluton,
mi kontaktis firmaon kiu jam laboris sukcese pri diversaj projektoj, kaj estas jenaj demandoj:
- kiel chiuj tiuj aferoj estas farataj nun? Kiuj estas la problemoj kiujn UEA volas solvi kompare al la nuna situacio?
- kiel estos aranghita la integrigho de datumoj? Chu ankau tio devas esti parto de la propono? Se jes, pli da informoj estas bezonataj por kompreni kiel porti la datumojn
- chu UEA postulas plenan kodverkadon, au chu bonas uzi ankau servojn de aliaj firmaoj pagante licenson (ekzemple pri fakturado), kaj nur aranghi la integrighon?
- chu uzo de jam disponebla CMS estas en ordo, au chu UEA postulas verkadon de aparta CMS?
Titolo: Re: Nova retpaĝo de UEA
Afiŝo de: Poór Veronika je januaro 21, 2017, 06:41:48 ptm
Saluton Francesco,

Dankon pro la demandoj! Mi klopodas koncize respondi, se bezonatas pliaj detaloj, bonvolu redemandi.

La ĉefaj problemoj de la nuna situacio estas, ke la retejo evoluis dum la jardekoj, kaj sekve servoj estis aldonitaj unu post la alia. Tio aldonis kompleksecon kaj malfacilecon rilate al integrado. Aldone, la baza datumbazo ne estas facile aŭtomatigebla. Tio kaŭzas plurajn problemojn, ekzemple tial ne eblas teknike, uzante la nunan datumbazon, ebligi al niaj membroj havi rektan aliron por kontroli siajn kontojn.

La integrigo de la datumoj - kaze ke mi bone komprenas vian demandon - estas nuntempe prizorgata en la Centra Oficejo. Tio estis decidita pro tio, ke por tion fari necesas funda kono de la ĝis nun uzata sistemo, de la laborprocezoj de la oficejo, sekve tiu vojo ŝajnis pli efika.

UEA ne havas firman decidon pri la tria punkto nun, tiu decido estos farita kune kun la realigantoj.

Jes, uzo de jam disponebla CMS estas pli ol en ordo, kaze ke ĝi taŭgas por niaj celoj, ĝi estas preferata kompare al verkado de aparta CMS.

Miaj supraj vortoj reprezentas la staton laŭ la ĝisnunaj esploroj, informoj, post la diskutoj ili povas ŝanĝiĝi.

Koran dankon pro via partopreno en la diskutado kaj mi esperas ke mi bone komprenis viajn demandojn, kaze ke ne, aŭ se vi havas pliajn demandojn, bonvolu redemandi.
Veronika
Titolo: Re: Nova retpaĝo de UEA
Afiŝo de: Francesco Maurelli je januaro 23, 2017, 10:21:59 ptm
Koran dankon pro via respondo. Mi ne tuj vidis pro la agordoj de mia konto, kiujn mi ĵus ŝanĝis :)

Pri integrigo de datumoj, mi iom malbone esprimiĝis. Mi celis la translokigon de la datumoj el la nuna sistemo al la nova sistemo. Lau mia kompreno, vi celas konstrui ion novan, modernan kaj koheran, sed kiam la tuto estos preta, oni devas translokigi la ekzistantajn datumojn. Ĉu tio estas parto de la tasko au ĉu pri tio vi mem zorgos interne? Se tio estas parto de la tasko, bezonatas pliaj informoj pri kiel tiuj datumoj estas nun "stokitaj", por kompreni kiel eblas porti ilin en novan sistemon. Se ne, ĉu mi bone komprenas ke vi volas liveron de funkcianta sistemo kun iuj fikciaj datumoj, k uzantoj?
Titolo: Re: Nova retpaĝo de UEA
Afiŝo de: Ana Ribeiro je januaro 25, 2017, 02:30:44 atm
Saluton, kial la kodo nepre estu en PHP? Se povus esti en aliaj lingvaĵoj, tio certe logus pliajn homojn kiuj estas programistoj en tiuj lingvaĵoj. Krom tio, foje en grandaj retejoj, ni bezonas uzi diversajn programlingvojn.
Titolo: Re: Nova retpaĝo de UEA
Afiŝo de: Dima Ŝevĉenko je januaro 25, 2017, 09:39:57 atm
Ana, tiel okazis, ke nun ĝuste PHP estas la plej taŭga kaj populara lingvo por krei retejojn.
PHP havas multajn avantaĝojn, krome povas okazi teknikaj kaj financaj komplikaĵoj por uzi kaj agordi servilojn por la aliaj programlingvoj.
Tamen mi konsentas kun vi, ke por granda retejo indas uzi kelkajn programlingvojn. Ekz. en la parto, kiu devas konekti kun CO-datumbazo pli sekure kaj pli efike estas uzi ion kun/krom PHP.

Saluton, kial la kodo nepre estu en PHP? Se povus esti en aliaj lingvaĵoj, tio certe logus pliajn homojn kiuj estas programistoj en tiuj lingvaĵoj. Krom tio, foje en grandaj retejoj, ni bezonas uzi diversajn programlingvojn.
Titolo: Re: Nova retpaĝo de UEA
Afiŝo de: Poór Veronika je januaro 25, 2017, 03:27:01 ptm
Francesco, dankon pro la redemando kaj precizigo de via demando.

Laŭ niaj ĝisnunaj planoj estos tiel, ke ni proponos koheran fonan datumbazon uzeblan, al kiu la realiganto(j) povos krei programon por enmeti kaj elpreni informojn (prefere tra REST interfaco aŭ per rekta sql konekto). Se la realiganto(j) preferos uzi alian datumbazon, tiukaze la realiganto(j) respondecos pri la transigo de la datumoj.

Ĉu nun ni bone kaptis la celon de via demando?