Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Dima Ŝevĉenko

Paĝoj: [1]
1
Teknike pri la forumo / Re: Proponoj pri novaj kategorioj kaj rubrikoj
« je: januaro 25, 2017, 11:41:28 atm »
Mi proponas forigi rubrikon "Briteliro" (transmeti la fadenojn al "Babilejo"). Laŭ mia kompreno tiu ĉi forumo estas oficiala forumo de UEA. Ne indas en la ĉefaj kategorioj (des pli, ke ili agordas la Laborplanon de UEA) akcenti pri iuj regionaj politikaj problemoj.
En tiu ĉi certa okazo la vizitanto de forumo povus ekhavi imagon pri "EU-centrismo" de UEA.
Tiaj diskutoj povas okazi en rubriko "Babilejo".

2
Niaj retaj servoj / Re: Nova retpaĝo de UEA
« je: januaro 25, 2017, 09:39:57 atm »
Ana, tiel okazis, ke nun ĝuste PHP estas la plej taŭga kaj populara lingvo por krei retejojn.
PHP havas multajn avantaĝojn, krome povas okazi teknikaj kaj financaj komplikaĵoj por uzi kaj agordi servilojn por la aliaj programlingvoj.
Tamen mi konsentas kun vi, ke por granda retejo indas uzi kelkajn programlingvojn. Ekz. en la parto, kiu devas konekti kun CO-datumbazo pli sekure kaj pli efike estas uzi ion kun/krom PHP.

Saluton, kial la kodo nepre estu en PHP? Se povus esti en aliaj lingvaĵoj, tio certe logus pliajn homojn kiuj estas programistoj en tiuj lingvaĵoj. Krom tio, foje en grandaj retejoj, ni bezonas uzi diversajn programlingvojn.

3
Esperanto.net / Re: KONKURSO POR NOVA ESPERANTO.NET
« je: oktobro 23, 2016, 12:53:38 ptm »
Saluton!
Se la konkurso sukcesis, bv. publikigi nomo(j)n de la gajninto(j) kaj prezenti la gajnintan proponon.

4
Esperanto.net / Re: Fotoj
« je: septembro 03, 2016, 05:45:20 ptm »
Por mi ĉiam estis granda demando kien iras fotoj de profesiaj fotistoj kun tre bona kaj multekostega aparataro, kiujn dungas (?) UEA/LKK/Kongresejo dum diversaj UK-oj. Ekz. tiaj estis rimarkitaj dum UK-oj en Kopenhago, Lille, eble en Nitra ankaŭ estis...

Vi starigis nian konkretan celon.  Mi petas al ĉiuj legantoj, sugetojn pri taŭgaj fotoj .

5
Esperanto.net / Re: Enhavo de la nova esperanto.net
« je: septembro 03, 2016, 05:24:25 ptm »
Unuavice akceptu gratulojn pro realigo de tiu ĉi grava paŝo en evoluo de Esperanto.net. Estis jam pluraj provoj krei multlingvan informan retejon, kiujn realigis unuopuloj, teamoj, eĉ diversaj E-organizoj. Ĉiuj tiuj provoj fiaskis. Laŭ mi indas analizi la problemojn, kiuj malebligis la antaŭajn projektojn. Ankaŭ tre gravas krei plenan vizion pri la enhavo kaj strukturo de la paĝaro.

6
Esperanto.net / Fotoj
« je: septembro 03, 2016, 05:17:01 ptm »
Laŭ mi fotoj, kiuj aperas en la ĉefa paĝo kaj rotacias devas esti pli bonkvalitaj - kaj vidpunkte de fotado (estu profesiaj fotoj), kaj vidpunkte de la grandeco. Ekz. en mia granda ekrano ili aperas en tre malbona teknika kvalito. En la foto kun Mark - mankas sufiĉe da lumo, en komuna foto de IJK apenaŭ eblas vidi vizaĝojn kaj ŝajnas, kvazaŭ oni skanis iun malnovan paperan foton kun malgranda dimensio.  :)

7
Esperanto.net / Re: Ĝisdatigoj de la ligiloj de la nacilingvaj paĝoj
« je: septembro 03, 2016, 05:11:25 ptm »
Mi proponas aldoni en la ruslingva parto ligilon en rubrikon "Lernu Esperanton":
http://esperanto.su/ - Очные и дистанционные курсы с дипломом о повышении квалификации.

Estas fakte solaj en Rusio tianivelaj universitataj kursoj de Esperanto kun oficiala diplomo.

Paĝoj: [1]