Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Didier Janot

Paĝoj: [1]
1
Komisionoj / Re: Plilarghigo de la Estraro
« je: decembro 01, 2017, 11:31:32 atm »
Ne sufiĉas diri "Oni tuj ŝanĝu la tutan estraron". Necesas trovi taŭgajn homojn por fariĝi estraranoj, kaj ĉefe akordiĝi pri laborplano. Mi eĉ pensas ke la unua etapo devus esti la laborplano antaŭ elekto de novaj estraranoj.

2
Esperanto.net / Esperanto.net fariĝis muta por Francoj
« je: februaro 04, 2017, 06:50:34 ptm »
Renovigi tiun inform-retejon estas bona ideo, sed forigi la malnovan version kiam la nova ne estas preta estas ege malbonega ideo !

3
Legu ĉi tiun instruon unue / Re: Kial alia plia forumo ?
« je: septembro 08, 2016, 08:36:28 atm »
Ankaŭ mi ne komprenas la utilecon de plia forumo, ĉefe ĉe retejo kiu celas eksteran publikon. Mi tute ne komprenas la utilecon de forumo por Esperanto-parolantoj ĉe retejo kiu celas homojn kiuj venas por malkovri Esperanton!
Kaj por homoj kiuj ĵus malkovris la lingvon kaj lernas ĝin, ekzistas forumo ĉe Lernu.
DJ

4
Esperanto.net / Re: Enhavo de la nova esperanto.net
« je: septembro 03, 2016, 09:38:17 ptm »
Saluton,
Bona ideo renovigi la retejon esperanto.net
Tamen ni ne forgesu ke la celo de tiu retejo estas
informi homojn kiuj ĵus aŭdis pri Esperanto, do ankoraŭ ne konas ĝin,
pri la lingvo, kiel lerni ĝin…
Gravas ke tiu retejo ekde la ĉefpaĝo proponas informon pri Esperanto en 65+ da lingvoj
kaj ke ĝi ne fariĝu retejo de Esperantistoj por Esperantistoj aŭ de UEA-menbroj por UEA-membroj.
Tiu retejo estu en multaj naciaj lingvoj, ne en Esperanto.
Por homoj kiuj jam parolas Esperanton jam ekzistas multaj retejoj en Esperanto,
kaj por UEA-membroj/amikoj ekzistas la retejo uea.org
Esperanto bezonas retejon en naciaj lingvoj por informi novulojn pri Esperanto:
estas la celo de tiu retejo esperanto.net
DJ

Paĝoj: [1]