Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Piet COPPENS

Paĝoj: [1]
1
Teknike pri la forumo / Nesekura konekto al forumo.esperanto.net
« je: aprilo 11, 2017, 06:35:39 ptm »
Problemo: 2017-04-11: Forumo.esperanto.net - nesekura konekto al forumo.esperanto.net

Problemo pri la forumo de UEA:

La konekto http://forumo.esperanto.net ne estas privata. La datumoj, kiujn oni sendas al la retejo aŭ kiujn oni ricevas ekde la UEA-retejo, povas esti viditaj de aliaj. Do aliaj povas vidi ekzemple la tiel nomatajn privatajn mesaĝojn, kiuj do ne plu estas privataj!
La manko pri la konekto estas, ke tiu funkcias laŭ protokolo "HTTP" kaj ne laŭ la pli sekura protokolo "HTTPS". En la lasta protokolo ĉifrado estas aplikata al la informoj, kiuj estas transportitaj (: senditaj aŭ ricevitaj).

Necesas uzi "HTTPS" anstataŭ "HTTP", kiel cetere ankaŭ okazas ĉe ekzemple
Vikipedio ( https://eo.wikipedia.org ),  Pasporta Servo ( https://pasportaservo.org ) kaj
Esperantujo - La Esperantista Mondomapo ( https://esperantujo.directory ) !

Rimarkoj:

2
Babilejo / Funkciadaj problemoj ĉe Esperanto-retejoj
« je: decembro 14, 2016, 03:46:54 ptm »
Ĉi tio estas loko por sciigi, kaj priparoli, problemojn ĉe Esperanto-retejoj rilate al sia funkciado.
Ekzemple
  • se aperas multaj eraroj rigardante iujn paĝojn,
  • se iu retejo ofte ne aŭ praktike ne alireblas aŭ
  • se la redaktado de enig-kampoj ene de iu retejo estas - pro nekonata kialo - blokita aŭ plimalfaciligata.


La celo estas kvalitoplibonigo de gravaj, aŭ malpli gravaj, EO-retejoj kaj bona uzado de tiuj retejoj fare de ĉiu uzanto!

Kompreneble ĉiam ekzistas ebleco, ke iuj konstatitaj problemoj estas personaj komputilaj problemoj, tio estas
ke la problemoj okazas nur kiam iu persono aliras per iu komputilo iun retejon.
Ĉu persona problemo aŭ ĉu ĝenerala problemo, la uzado de Esperanto-retejoj devus esti bona por ĉiu uzanto, ĉu ne?
Analizado de tiaj (fojfoje personaj) problemoj povas esti interese/utile por aliaj esperantistoj!



3
Landaj aŭ regionaj Bultenoj / Azio - Bultenoj Esperanto en Azio
« je: oktobro 10, 2016, 10:58:51 ptm »
  • Ĉiuj, do ankaŭ malnovaj, bultenoj Esperanto en Azio troveblas per la retejo de la Azia Komisiono sub BULTENO DE KAEM.
  • La bultenoj Esperanto en Azio ekde 2015 estas ankaŭ aritaj en la vikio de UEA.
  • La ĉimomente, 2017-06-29, plej lasttempa bulteno estas numero 95 (pdf 25p).

4
Ĝeneralaj novaĵoj pri esperanto / La Kiosko
« je: septembro 29, 2016, 01:26:31 ptm »
Esperantlingvaj novaĵoj diversflanke
pri Esperanto, sed ne nur Esperanto,
faciltroveblas per la Kiosko en
Nia Mondo
!

5
Babilejo / La Kiosko
« je: septembro 29, 2016, 12:41:18 ptm »
Senpagaj esperantlingvaj novaĵoj diversteme diversflanke faciltroveblas per la Kiosko en Nia Mondo !

6
Landaj aŭ regionaj Bultenoj / Sud-Afriko - Bona Espero
« je: septembro 24, 2016, 01:03:56 ptm »
Jen senpaga dulingva novaĵletero esperanto - angla el Sud-Afriko : Bona Espero.

7
Komisionoj / Pri la Komisiono MONA
« je: septembro 14, 2016, 05:20:07 ptm »
Temas pri la agado de la Komisiono Meza Oriento Norda Afriko (MONA) de UEA.

8
Komisionoj / Pri la Azia Komisiono (KAEM)
« je: septembro 13, 2016, 10:51:05 ptm »
Temas pri la agado de la Azia Komisiono de UEA, ankaŭ nomita Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado, KAEM.
  • Informojn pri la agado de la Azia Komisiono vi trovas en www.esperantoazia.net.
  • La Azia Komisiono troviĝas : tie en la vikio de UEA.
  • De 2016-11-03 ĝis 11-06 la 8-a Azia Kongreso de Esperanto okazis en Quanzhou, sudorienta Ĉinio,
    paralele kun la 5-a ILEI-seminario en Orienta Azio (5-a ISOA).
    Ankaŭ tie okazis la 10-a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio (E-komercistoj) enkadre de la kongreso (ĉi-sube troviĝas foto pri tiu Jarkunveno).

    Bonvolu vidi www.esperantoazia.net.

9
Komisionoj / Pri la Afrika Komisiono
« je: septembro 13, 2016, 10:49:16 ptm »
Temas pri la agado de la Afrika Komisiono de UEA.

10
Ĝeneralaj novaĵoj pri esperanto / Esperantujo - La Esperantista Mondomapo
« je: septembro 13, 2016, 06:34:24 ptm »

Superrigardo pri esperantistoj tra la mondo troviĝas en adreso : https://esperantujo.directory.

Nun, 2017-04-18, kun 1649 esperantistoj.

Ni diskonigu Esperantujon!

11
Niaj retaj servoj / Retgazeto Nia Mondo
« je: septembro 11, 2016, 07:24:10 ptm »
   Retgazeto Nia Mondo en adreso http://uea.org/vikio/niamondo  por  vido tra la mondo.

12
Niaj retaj servoj / La vikio de UEA
« je: septembro 11, 2016, 07:18:27 ptm »
    La vikio de UEA troviĝas en adreso http://uea.org/vikio.

Paĝoj: [1]