Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Zsofia Korody

Paĝoj: [1]
1
Esperanto.net / Re: Fotoj
« je: septembro 08, 2016, 05:17:13 ptm »
Mi konsentas kun Dima, la foto-kvalito ne estas bona kaj same la temoj estas kritikeblaj: bv. trovi ne nur infanlibrojn (kaj ne finn-lingvan en la mezo de la bildo, kaj kial libroj por Contact us?); la nokta mansvingado havas neniun Esperanto-karakteron. Plaĉaj estas la juna instruistino kaj la interesa grupfoto kun ridanta, multnacia partoprenantaro.

2
Landaj agadoj / Zamenhof-jaro: planoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
« je: septembro 01, 2016, 08:13:09 ptm »
 Kelkaj planoj, kiujn ni (Interkultura Centro Herzberg) ŝatus realigi okaze de tiu jaro:

1. donigi la nomon "Zamenhof-placo" al la tereno, kie situas la Zamenhof-monumento en Herzberg (ni  staragis ĝin la 15an de decembro en 2009). Ni informos ĝustatempe la urban konsilion kaj planas ofte konsultiĝi kun ili kaj aliaj respondeculoj pri la realigo de tiu plano

DATO: 08.04.2017 14:00 - INAŬGURO DE ZAMENHOF-PLACO kun festprogramo, muziko
                               16:00 - kunveno en Esperanto-Centro Herzberg, memorhoroj en la ICH-biblioteko

2. organizi memor-ekspozicion pri Zamenhof en la kastela muzeo, kie ekde 2009 ni prizorgas ekspoziciejon kaj konstantan informejon por Esperanto

DATO: 14.04.2017 15:00 - Inaŭguro de la Zamenhof-ekspozicio en la Welf-kastelo

3. organizi Zamenhof-tagon kun prelegoj en la urba biblioteko, kie estas ankaŭ Esperanto-sekcio (kelkmil libroj) kaj organizi tie ankaŭ ekspozicion de Zamenhof-verkoj

DATO: 06.04.2017 15:00 - prezentado de Esperanto-libroj, Zamenhof-verkoj, kun partopreno de gelernantoj

4. dediĉi unu el niaj regulaj studsesioj (instrukapabligaj klerigseminarioj) al Zamenhof por detale informi studemulojn pri lia vivo kaj pri liaj verkoj

DATO: 07-09.04.2017: 78-a Studsesio, multe pri Zamenhof kaj la familio, movada agado, idealoj, politiko, ktp.

Por pluaj detaloj bv. kontakti nin: esperanto-zentrum@web.de

Paĝoj: [1]