Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Emiljo Cid

Paĝoj: [1] 2 3 4
1

Jes Aleks, laŭeble aldoni ĝin.

Bona ideo renovigi kaj represi la faldfolion!
Ĉu enmeti foton de la Eo-versio de la Unesko-kuriero?

2
Post instigo de Renato Corsetti, la Estraro decidis en la 2018-05-12-a pri represo de flugfolio "vel-boato" por uzo dum la UK kaj dum aliaj e-eventoj. 

Jen sube la flugfolio aranĝita de Francisco Veuthey per indesign.  Ĉu vi havas sugestojn pri la ĝisdatigo de la teksto ?  Se jes, klaku la butonon <respondi> sube.  Mi sugestas, ke vi ankaŭ klaku la butonon "<aboni> la fadenon.


La limdato por proponoj estas la 27-05-2018.






3

Formiĝis en aprilo 2018 nova estrara subteamo (Kadar, MacGIll, Cid), kiu havas la taskon evoluigi novajn metodojn por varbi kaj flegi membrojn, inkluzive tiujn de TEJO-aĝo. Nian aliron influas i.a. la konsiloj de Humphrey Tonkin, eksa UEA-prezidanto kaj nova estrara komisiito pri mecenatoj kaj filantropio. Nepras nutri la senton de la membroj pri aparteno al UEA; nepras teni ilin pli bone informitaj pri la agado de UEA kaj la disvolviĝo de Esperanto tutmonde. Ni devas ankaŭ pensi pri la atendoj de la reta generacio, zorgante ke UEA prezentu sin kiel organizo de la nuntempo. Kun la disvolviĝo de tiu strategio kreiĝos novaj kunlaborebloj por delegitoj kaj ĉefdelegitoj, por landaj asocioj kaj lokaj grupoj.

4
Bibliotekoj / Projekto Komuna Katalogo de esperantaj bibliotekoj
« je: majo 07, 2018, 05:11:38 ptm »
La ideo estis jam diskutita inter Mark Fettes, Heidi Goes, Ralph Schmeitz kaj aliaj.   La celo estus krei komuna katalago de ĉiuj esperantaj bibliotekoj. 


Laŭ la vortoj de Heidi Goes:
Citaĵo
Tia katalogo ebligu ke oni vidu kie troviĝas kiu libro, revuo, ktp kaj kompreneble enestu ankaŭ ĉiu eblaj bibliografiaj detaloj, ankaŭ se estis eraroj en la numerado ktp. Kaj ankaŭ necesas enmeti kie en la reto ĝi troviĝas en skanita formo.. Fakte, estus bone iel tiel kontribui ke oni ankaŭ dividu la laboron pri skanado, tiel ke ĉie en la mondo oni povu vidi ĉiujn Esperanto-revuojn. Pri (novaj) libroj estas eble tro da kopirajto sed certe pri malnovaj revuoj oni devus povi havi kompletajn jarkolektojn skanite. 


5
Dankon, mi aldonos tion

6
Estraraj protokoloj / 2017-06-17 Estrara protokolo
« je: junio 22, 2017, 05:55:56 ptm »
Estrara protokolo, la 17-an de junio, 2017
15:30-a CET. Ĉeestas MF, MS, SMG, SS, EC, LJK; dum 50 minutoj Ana Ribeiro.

7
Legu ĉi tiun instruon unue / Re: Kial alia plia forumo ?
« je: majo 30, 2017, 10:07:14 ptm »
Dankon pro la komparo, ĝi utilos al mi.
Emiljo

8
Legu ĉi tiun instruon unue / Re: Regularo de la forumo
« je: majo 17, 2017, 09:35:14 ptm »

Mi klopodas, ke en la nova retejo de UEA, ĉi tiu diskutejo estos integrita. 


La temoj venos iom post iom, laŭ neceso.



Via regularo povintus esti komponita de mi (mi estas orgojla),
sed kiel vi volas varbi esperantistojn alighi?
Nur maksimuma morala premo al la chiammastrumantoj de uea-membroj@yahoogroups.com kaj samtempa alvoko al chiuj ties membroj povus eble malmulte pli popularigi chi tiun forumon.
Kaj ankorau aliaj strategioj estas penseblaj: urghi la estraroj de landaj asocioj reklami au ech ligi la membrecon de siaj naciaj retdiskutlistoj kun chi-tiu.
La kontrasto de via regularo kun la praktiko de aliaj E-retdiskutlistoj ne povus esti pli granda kaj hontiga por multaj naciaj listoj kaj ploej multe por tiu de uea-membroj.

Sed mi ankau havas fortan kritikon. Temoj, kiuj rilatas al la mondbildo de esperantistoj (UNo, UNESKO, UNHCR, religio, EU-identeco, la necese politika misio de Esperanto ktp, ktp) mankas. Pri tiuj specialaj temoj vi devus aparte varbi membrojn. Kaj kiu estas la rilato de via forumo kun la planoj por videbligi sin kaj eksponi siajn kolumnojn al kritiko en la reto de la novaj redaktantoj de revuo Esperanto? Kompreneble mi havas pli da demandoj ol respondoj.

Johan Derks

9
UEA serĉas administrajn helpantojn!

La Estraro de UEA decidis pri speciala gazetara kampanjo okaze de la "Zamenhofjaro". La celo estas informi plejeble multajn gazetojn, radiostaciojn, televidstaciojn, retpaĝojn aŭ blogojn pri Zamenhof kaj Esperanto.

Por tiu tasko UEA serĉas administrajn helpantojn, kiuj kune organizu la koncernan kampanjon. Unu el la plej gravaj taskoj estas la kolektado de kontaktinformoj de amaskomunikiloj el ĉiuj partoj de la mondo kaj posta kontaktado kaj informado al kaj pri la koncernaj amaskomunikiloj.

La koncernaj homoj havu komputilon kaj lerton uzi ĝin, la kapablon rapide serĉi kaj esplori la interreton kaj laŭeble rapidan tajp-kapablon (ja temas pri registrado de datumoj).

UEA serĉas kaj volontulojn kaj homojn, kiuj pretus labori kontraŭ eta honorario. Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, bv. sendi informojn pri vi (eta vivresumo, kapabloj, konoj, lingvokonoj, movada historio) al zamenhofjaro100@gmail.com ĝis la 14-a de februaro 2017. Bv. mencii kiom da tempo vi planas elspezi pri la tasko kaj kiajn rimedojn kaj eventualajn rekompencojn vi bezonus kaj kiom ili kostus.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/668a1

10
Esperanto.net / Re: Esperanto.net fariĝis muta por Francoj
« je: februaro 05, 2017, 04:53:46 ptm »
Dankon pro la atentigo Didier.   Mi kontaktos la respondeculon pri la franca.


amike


Emiljo

11
Babilejo / Re: Funkciadaj problemoj ĉe Esperanto-retejoj
« je: januaro 25, 2017, 01:37:36 ptm »
Mi spertas lastatempe, ke la retejo UEA.org estas tre malrapida.

13
Esperanto.net / Re: KONKURSO POR NOVA ESPERANTO.NET
« je: septembro 30, 2016, 02:58:58 atm »

Demando: Mi interesiĝis pri la konkurso, kaj mi pensas pri la plej bona ilo por internaciigi kaj la tradukado. Do mia demando estas:
Ĉu vi intencas uzi la novan retejon kreante novajn paĝojn ofte (simile al blogo) aŭ estos pli kiel "hotsite"? Mi pensas ke, vi intencas la duan.


Precipe ĝi ne havos oftajn ĝisdatigojn, do ĝi funkcios kiel paĝo.  Sed nun, mi ĵus memoris pri WP, kie eblas havi kaj paĝon kaj blogon, kaj pensos, ke estus interese havi ankaŭ blogon. 


La ĉefa celo estas paĝo kiel "hotsite", kun koncizaj informoj pri Esperanto, kiel lerni, kaj ĉefe kiel aliĝi al la kategorio "Amikoj de Esperanto".   


Dua celo povus esti loko por gastigi dulingvajn bultenojn kiel http://esperanto.com.br/bel/index.htm. Mi ne scias, ĉu eblas fari du-kolumnan blogon. Paĝojn jes certe eblas.




14
Esperanto.net / Re: KONKURSO POR NOVA ESPERANTO.NET
« je: septembro 29, 2016, 02:28:33 ptm »
Demando: Mi vidis la anoncon pri la novigo de esperanto.net. Kial okazigu konkurson? Kontraŭ 3000 eur, oni povus simple dungi talentan dezajniston. Mi kunlaboras kun entrepreno en mia urbo, kaj mi certe ŝatus kunlabori kun UEA pri la novigo de esperanto.net - sed mi kredas ke tia konkurso estas malbona por la entrepreno kaj malbona por UEA.


Kiel ni elektus tiun dezajniston?  Ni opiniis, ke per konkurso estus pli justa oportuno por ĉiuj talentaj esperantistoj.

15
Esperanto.net / Re: KONKURSO POR NOVA ESPERANTO.NET
« je: septembro 29, 2016, 02:26:01 ptm »
Demando: Mi legas kun intereso pri la konkurso por krei la novan retejon de esperanto.net, sed vidinte la ŝablonon montritan ĉe provo.esperanto.net, mi havas demandon — kion pli ol tio vi fakte serĉas? Ŝajne vi jam havas Drupalon (t.e. modernan EMS-on), kaj iun elektitan Temon, kaj menu-strukturon, kaj ligojn por ŝanĝi la lingvon... Do ĉu vi atendas multe da bele verkita enhavo? Aŭ kio?

La provo.esperanto.net jam havas sufiĉe bonan sistemon, kaj kun ebleco traduki al pluraj lingvoj.  Ni esperas, ke la nova propono estu pli alloga, kun pli bona organizo, kaj kun pli bona teksto. 

Paĝoj: [1] 2 3 4