Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10
11
Modelaj tekstoj / Re: Unustila informilo de TEJO
« Lasta afiŝo de Roland Schnell je novembro 12, 2017, 08:51:50 ptm »

Por atingi la junulojn, TEJO en 2012 kreis la unustilan informilon de TEJO, kiu estas por uzo en budoj de ĉiuj landaj sekcioj.
http://tejo.org/agadoj/informado-informiloj/#unustila


La menciita ligilo kaŭzas eraron 404 (do ne plu ekzistas)!
12
Komisionoj / Plilarghigo de la Estraro
« Lasta afiŝo de Johan Derks je novembro 10, 2017, 11:37:11 atm »
komente al nuntempa diskuto en la Komitata listo:
Il 08/11/2017 15:55, Renato Corsetti renato.corsetti@gmail.com
[komitato-de-uea] ha scritto:
> Edvige:
>
>
>> *Plej oportune estus simple elekti, kiel eble plej rapide, tute novan
>> estraron, cxar la nuna montrigxis ne tauxga.*
>>
> ​Mi pensas, ke tio okazu regule post du jaroj. Elekti tute novan estraron
> nun, donus al la membrojn tre malbonan signalon​.
>
>
>>
>>
>> *Intertempe, oni povus trovi kelkajn "komisiitojn" kiuj - volontule -
>> helpu konkrete kaj aktive kunlaboru kun la nunaj estraranoj, cetere la rolo
>> de "komisiito" ne estas tute nova, jam okazis.*

Pri tiu bildo aperis antau unu au du jaroj perfekta libro de Di-beninda Zbigniew Galor kaj Jukka Piettiläinen,
kiu estis distretita en recenzo en revuo Esperanto de Mark Fettes.
 
Amike,
Johan
13
Esperanto.net / La mastrumantoj de UEA-membroj estas ghentlemanoj
« Lasta afiŝo de Johan Derks je aŭgusto 23, 2017, 09:55:52 atm »
Informante pri alvoko al la mastrumantoj de UEA-membroj@yahoogroups (en ilia listo "UEA-membroj-priliste@yahoogroups.com") doni la bastoneton al Emilio Cid

Estimataj kontrolantoj/komentantoj al la listo UEA-membroj@yahoogroups.com,

Chiu leganto de UEA-membroj vershajne jam scias, ke la Estraro decidis evoluigi formumo.esperanto.net
kiel plibonigon kaj anstatauigon de la mortinta uea-membroj@yahoogroups.com.

Mi urghigas la tri mastrumantojn de uea-membroj al interkonsiligho pri kiom plejeble rapida cedo al tiu pli bone ekipita kaj
konforma al la celo de UEA forumo.esperanto.net.
Jam tro longe okazis transpashoj de la UEA-membroj-regularo, pri kiuj vi mem kulpas, vi kverelis kun pluraj membroj, anstatau konvinki ilin,
se ili faris ion malghustan, “malantau la scenejaj kurtenoj”, tiel makulante la enhavon de tiu retlisto.
Unu mastrumanto ripete sentis sin libera enventumi siajn opiniojn libere kaj arbitre en la retdiskutliston, kvazau ghi estis lia blogejo.
Vi ne plenumis la oficialan regulon organizi chiun duan au trian jaron novajn elektojn de mastrumantoj. (Unufoje vi devis fari tion, sub mia premo.)
Kompreneble vi chiam estis kaj estos reelektitaj, char via ne-preteco dedichi vin al plialtigo de la diskutnivelo, drashante “kulpulojn”,
kio kompreneble postulas scion pri tio, kion  ekzemple lau komunikada scienco oni devas apliki kaj kunportus
drastan shanghon de la regularo kaj multe pli da tempo de (novaj) mastrumanto(j),
kreis “spiralon de silento” kaj indiferentecon. La lojaleco restas, char UEA-membroj almenau estas vaste legata (au forklakata) kaj anstatauanto – oni pensas – ne ekzistas.

Se vi volas en la memoro de la membroj pluvivi kiel ghentlemanoj, vi faru jene:
Metu chiun membron en la stato de moderigata, bone legu chiun peton por publikigo de mesagho,
tiel ke vi povas taksi en kiu rubriko de formumo.esperanto.net ghi bone sidus
(certe, se vi prenas tiun taskon serioze, vi devos krei proponon al Emilio Cid pri novaj kategorioj)
kaj skribu personan letereton al la mesaghproponinto, en kiun kategorion au rubriko ghi metu sian mesaghon.
Li au shi eble ne konsentas kaj proponas, post konsulto de forumo.esperanto.net, alian rubrikon.

Tiel ene de kelkaj semajnoj vi faros grandan servon al la modernigo de la intermembra konsilighado
kaj neniu neniam plu pensos pri vi kiel pri ghenuloj, sed kiel pri geniuloj.

Petante al chiuj legantoj de UEA-membroj pardonon pro mia tro longa skribado, persistado, eble ofendado ktp,
mi adiauas vin. Mortu UEA-membroj. Vivu la UEA-membroj kaj via helpo al plibonigo de nia interna komunikado!

Samideane au malsamideane, kun same afabla saluto,
via Johan Derks.
14
Legu ĉi tiun instruon unue / Re: Kial alia plia forumo ?
« Lasta afiŝo de Johan Derks je aŭgusto 10, 2017, 02:44:24 ptm »

Laboru kune kun UEA

La Estraro de UEA klopodante igi la asocion pli demokratia, lanĉas la Forumon de UEA - http://forumo.esperanto.net/.  Ĝi estas la oficiala kunlaborejo de UEA, kie ĉiu esperantisto havos oportunon labori proksime de la Estraro, kaj la Estraro havos oportunon koni novajn agadproponojn.

Por la estraranoj, komisiitoj kaj oficistoj de UEA estas tre malfacile akompani la diskutojn tra pluraj grupoj en la reto, kaj de tio rezultas manko de niaj respondoj kaj agoj.

La forumo ne celas anstataŭi diskutojn de la aliaj grupoj, fakte ni preferas, ke ili daŭre ekzistu, kaj ke la membroj diskutu pri diversaj temoj tie, sed ni provas krei manieron por ke post la maturiĝo de tiuj diskutoj oni afiŝu la konkludon, eĉ kun pluraj vidpunktoj, per resuma maniero en la koncerna rubriko de nia forumo.   Tiel ni centrigos en unu sola loko gravajn informojn, kiuj estos ĉiam facile retroveblaj en ĝiaj kategorioj, rubrikoj, kaj sub-rubrikoj. 

Mi konstatas kontraulogikecon inter klopodo igi la asocion pli demokratia, kaj la aserto, ke ghi provizas oportunon labori proksime de la Estraro. Demokrateco rezultas interalie el la konscia eliro de la estraranoj, oficistoj ktp el sia kokono al la simpla publiko. Antau duona jaro mi sugestis al vi kompari vian regularon kun alia, kiun mi deduktis el la sciencaj observoj, studitaj en Poznano.
En via regularo nenio shanghighis. Eble la mastrumado de chi tiu forumo ne estu via laboro, sed la laboro de bonaj (fundamentaj) esperantistoj, elektitaj au nomumitaj de la Estraro.
Nun, post 15 jaroj ech la mastrumantoj de UEA-membroj komencas konscii, ke ilia retdiskutlisto entute produktis malsufichkvalite. Kompreneble oni ne SIDAS sur la hauto de chiu miskomunikanto. La strukturo de tri mastrumantoj estas kontrauefika, se oni ne dispartigas la taskojn au atentopunktojn. Oni ne sekvas ech la devon, organizi elektojn chiun duan au trian jaron kaj neniu protestas. Mi insistis antau tri au kvar jaroj kontrau tiu transpasho de la propra regularo, sed la membraro elektis la samajn homojn denove, pro simpla indiferenteco. Ghia nivelo ne superas fejsbukgrupon, kun escepto de la kritikoj de kelkaj insistemaj intelektuloj.
Estraranoj, preni vian shancon, au reklamu chi-tiun forumon kiel LA anstatauanto de UEA-membroj au nomumu UNU mastrumanton de UEA-membroj por plentempo, kiu severe kontrolas la komunikemon, kaj enhavon de chiuj mesaghoj.
15
Legu ĉi tiun instruon unue / Re: Kiel registriĝi kaj kiel uzi la forumon de UEA
« Lasta afiŝo de Emiljo Cid je aŭgusto 10, 2017, 02:34:52 ptm »
Dankon, mi aldonos tion
16
Mi memoras sufiche faman longan leteron (ne estis LR, mi pensas), en kiu Zamenhof eksplikis, ke li faris la lingvon tia, ke europanoj sentos ghin kiel fuzian (fleksian) lingvon, sed ke reale Esperanto estas sinsekvo de vortoj (morfemoj), kiuj estas neshangheblaj.
Chu iu povas helpi min trovi la tekston de tiu letero? Ankau ne estas, mi pensas, la letero al Borovko. Kiu do?
Antaudankon,
Johan Derks
17
Legu ĉi tiun instruon unue / Re: Kiel registriĝi kaj kiel uzi la forumon de UEA
« Lasta afiŝo de Johan Derks je aŭgusto 10, 2017, 10:30:43 atm »
Mi ensalutis, iris al la dezirata rubriko, sed nenie vidis la butonon aperi [nova fadeno].
Reprovante mi eltrovis, ke oni devas ENiri iun rubrikon aŭ subrubrikon, antau ol klaki sur [nova fadeno].
Malgranda specifigo de la gvidilo povas helpi la "komencanton".

18
Estraraj protokoloj / 2017-06-17 Estrara protokolo
« Lasta afiŝo de Emiljo Cid je junio 22, 2017, 05:55:56 ptm »
Estrara protokolo, la 17-an de junio, 2017
15:30-a CET. Ĉeestas MF, MS, SMG, SS, EC, LJK; dum 50 minutoj Ana Ribeiro.
19
       

Esperanto Nederland decidis festi la Zamenhof-jaron  la 28an de oktobro 2017 en la ‘partycentrum Floor’,  proksime al la stacidomo de Lunteren.

   

Plie estos diversaj prelegoj kaj aktivaĵoj dum tiu tago.  Notu nun la daton!

Ni provos allogi ankaŭ homojn kiuj havos intereson pri la lingvo.  Eble okazas rapidrendevuado aŭ rapidkurso. Ni komencas en la mateno kaj poste lunĉas. Post la koncerto de Kajto eblas partopreni al komuna bufedo, aparte mendebla.
Detaloj de tiu ĉi tago ankoraŭ ne estas konataj. Ni poste sciigos tion al vi. 

Nederlanda Esperanto-Junularo organizos en la ejo ‘Goudsberg’ en Lunteren dum la sama semajnfino sian ‘Klaĉ-Kunveno Post-Somera’ (KKPS). Ni invitas ilin ĉeesti la programon en ‘Floor’. En sabato tradicie estas ilia halovena balo, kiu okazos en ‘Goudsberg’  Eble vi emas partopreni.  Pli da informoj pri KKPS: http://kkps.esperanto-jongeren.nl/
                                                      Informoj pri la festo en ‘Floor’ ĉe Esperanto Nederland,
                                  Andries Hovinga, e-mail: andries.hovinga@tiscali tel. mobiel +31628916262
                                                                                                                                                                                                 © 2017mlkamp           
20
Ideoj kaj projektoj / Konkretigo de paragrafo 1.2.2 (Konsciigo) de la Strategia Plano
« Lasta afiŝo de Johan Derks je junio 16, 2017, 01:42:31 ptm »
En la Strategia Plano sub Konsciigo 1.2.2 estas menciita:
Reprezentado en internaciaj forumoj.
Informi, argumenti, kaj kunlabori sur internacia/tutmonda nivelo kun neregistaraj kaj interregistaraj organizoj, interalie Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

En uea-membroj@yahoogroups.com oni ŝajne ne estis interesita aŭ kapabla pensi pri tiu bedaŭrinde tro abstrakta ero de la Strategia Plano (nur Humphrey Tonkin moviĝas aktive sur tiu tereno, sed limigas sin al la celoj de UNo por la jaro 2030).
Unu el la plej atentofrapaj konkretigoj de kunlaborado kun aliaj organizoj, pri kiu oni ripete “alvokas” en dumkongresaj debatoj (KAEST 2015 ktp) estas atingi (aprobon por) aldono de paĝo en Esperanto en alia organizaĵo.
Tia paŝo estus rekta kaj la plej facile imagebla paŝo de kunlaborado, ĝi ne devigas kontrakton aŭ ion tian sur la polita nivelo.
Se oni entemigas tiun ideon, la reagoj estas antaŭdireblaj, ekzemple:
a) la menciita paragrafo ne apartenas al la prioritatoj de la Strategia Plano. (En la “konciza prezento de la SP” mi vidas tamen  Modernigi la publikan bildon pri Esperanto: lingvopolitika profilo de UEA, precipe por neregistaraj organizoj)
b) la tasko estas tro grandaelekti AmnestIon Internacian (kion mi proponis) estas arbitre.
c) Estas multaj aliaj organizaĵoj kies celojn kongruas kun la celoj de Esperanto. Ĉiuj tiaj organizaĵoj devus havi informon en Esperanto. (Do ni faru nenion.)
Pri la vereco de la kongrueco de la celoj de multaj organizoj kun tiu de Esperanto oni povas debati, sed prefere ne senfine.
Por atingi konkludon oni bezonas
a) difini la celon de Esperanto (por tio mi uzas la difinon de Esperantismo:
1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn" donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povas esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por iuj popoloj.)

b) provi krei gradon de parenceco inter Esperantismo kaj la neregistaraj kaj interregistaraj organizoj,
ne nur el vidpunkto de abstrakta celo (kiu ofte pli kaŝas ol heligas), sed ankaŭ el la vidpunkto de celgrupo, strategio, travidebleco, takso de ilia preteco por kunlabori (eble plej bone: akcepti esperantan paĝ(ar)on), ktp.

Mi antaŭ nelonge aliĝis al la forumo@esperanto.net, ĉar ĝi aspektas serioze, dum diskutado en uea-membroj@yahoogroups.com kutime estas blokata de iu, kiu ne estas interesita en la prezentata ideo aŭ demando, sed celas enkadrigi (“frame”) la ideon aŭ demandon en direkto de propra intereso.
Mi ne demandas ies helpon, ĉar mi bone komprenas, ke oni ne havas tempon. Gravas, ke kelkaj, aŭ eĉ nur unu leganto, faru malgrandan paŝon sur la vojo de scienca analizo de la demando: kiel krei hierarĥion de parenceco inter Esperantismo kaj neregistaraj kaj interregistaraj organizoj. (Tio nur estas la unua paŝo. Poste venos tempo por kontakti la koncerna(j)n organizo(j)n kaj intertrakti manieron de kunlaborado.)
La Esperanta Vikipedio multe faciligas tiun laboron, ĉar ĝia listo de NRO-j estas multe pli mallonga ol tiu ekzemple en la angla.
Ĝi enhavas:
Notindaj NRO-oj
Amnestio Internacia
Corpwatch
Cluster Munition Coalition
Cunina
Framasonaj organizoj
Greenpeace
Indiĝenaj Dialogoj
Inĝenieroj Sen Limoj
Internacia Movado de la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
ISO
Kuracistoj sen landlimoj
Monda Natur-Fonduso
Naturprotekto Internacie
Oxfam
Raportistoj sen limoj
Reclaim the Streets
Rotario
Slow Food
SMART Recovery
La Teramikoj
Esperantaj:
Esperantic Studies Foundation
Sennacieca Asocio Tutmonda
Universala Esperanto-Asocio
Ĝuste pro ĝia mallongeco ni povus fari malbonan elekton, sed almenaŭ ĝi estas konkreta kaj studante ĝin kohere kun listoj en aliaj lingvoj la tasko krei tian hierarĥion devas esti plenumebla.
 
Nun kuŝas antaŭ ni la tasko trovi kriteriojn de hierarĥia komparo. Mi jam menciis la celon, la celgrupon, la strategion, la travideblecon kaj la takson de preteco por kunlabori.
Sed mi esperas kaj atendas, ke aliaj helpos fari pli precizan aŭ aferkoncernan grupeton de kriterioj aŭ konvinke argumenti, kial precize tiu aŭ alia NRO estas la ideala por proponi aldonadon de paĝ(ar)o en Esperanto.

Johan Derks
Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10