Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10
21
Legu ĉi tiun instruon unue / Re: Kial alia plia forumo ?
« Lasta afiŝo de Emiljo Cid je majo 30, 2017, 10:07:14 ptm »
Dankon pro la komparo, ĝi utilos al mi.
Emiljo
22
Legu ĉi tiun instruon unue / Re: Kial alia plia forumo ?
« Lasta afiŝo de Johan Derks je majo 30, 2017, 06:12:27 ptm »
Mi faris por mia diplomlaborajho por UAM, Poznano jenan komparan resumon de la forumo esperanto.net kaj uea-membroj.
Char mi registrighis, sed neniam uzis esperanto.net, mi demandas vin, chu jena kompilo de komparo estas trafa:
CeloĈi tie estas forumo de realaj homoj, kiuj celas konkretajn agadojn. La lingvo estas Esperanto.
La forumo ne celas anstataŭi diskutojn de la aliaj grupoj;  ni provas krei manieron por ke post la maturiĝo de tiuj diskutoj oni afiŝu la konkludon  per resuma maniero en la koncerna rubriko de nia forumo.
La listo "uea-membroj" estas diskutejo pri la agado kaj funkciado de Universala Esperanto-Asocio. La administranto rajtas chesigi diskuton pri temoj, kiuj evidente ne rilatas al la agado au funkciado de UEA.
Identigo kaj temojPor aliĝi ne uzu kaŝnomon, uzu vian kompletan nomon. Al ĉiu nomo estas ligita profilo, kiu enhavas nombron de afiŝoj, daton de registriĝo kaj daton de lasta ensaluto. Povas enhavi aĝon, sekson kaj lokon. Oni devas aboni sin al rubriko por ricevi de ĉiu temo de tiu rubriko novajn afiŝojn aŭ al temo(j) aparte.
La rubrikoj estas arigitaj en la kategorioj lau la chapitroj de la Strategia Plano de UEA.
Nur membroj de UEA povas aliĝi.
Oni subskribu per propra nomo aŭ kaŝnomo.
Chiu membro povas ghustigi sian membrecon tiel, ke oni ricevas chiun novan afishon.
KondutoSkribu afable. Estas malpermesate ofendi homojn, popolojn, rasojn, reprezentantojn de registaroj, politikaj partioj aŭ religioj ktp. Spamo, inundado, ĉenleteroj kaj plusendaj spamaĵoj estas nepermesataj en tiu ĉi forumo.Personaj insultoj en la listo estas strikte malpermesitaj. Oni ne rajtas sendi al la listo chenleterojn au sezonajn gratulojn.
MiskondutoĈiu leganto, se ofendita per afiŝo, povas uzi la ligilon [Raporti al moderiganto], kiu aperas malsupre de ĉiuj fadenoj. Diskuto pri la funkciado kaj administrado de la listo okazas ne en la listo mem, sed en speciala listo "uea-membroj-priliste ". Oni rajtas en la listo "uea-membroj" averti pri novaj diskutfadenoj en "uea-membroj-priliste".
Eblaj punoj, ŝtupe
1- privata averto
2- publika averto
3- forpelo el la grupo dum 7 tagoj
Aldone: 4- porĉiama forpelo el la grupo.
Aldone al 1: privata averto: la administranto rajtas sendi kopion de la admono al la insultito.
3. forpelo el la grupo dum unu monato
Regularo kaj administradoLa “Forumo UEA” estas oficiala kunlaborejo de UEA.  Ĝin administras la Estraro de UEA.
Ĉiuj homoj rajtas aliĝi al la forumo.
Emilio Cid estas la nura administranto kaj moderiganto.
Elekto de la administrantoj okazas kiam tion postulas dekono el la listanoj, au kiam pasis du jaroj de la pasinta elekto.
Chiuj decidoj de la administrantoj estos publikaj, kaj povos esti shanghitaj per dutriona plimulto de la vochdonintoj. La administrantoj devos vochdonigi siajn decidojn, se minimume dekono el la listanoj tion postulos.
La regularo povas esti kiam ajn shanghita au kompletigita de simpla plimulto de la listanoj, au dutriona plimulto de la vochdonintaj listanoj.
Dekono de la listanoj rajtas postuli vochdonon pri regularo, pri nova lista administranto au pri ajna alia lista afero.
Baloto devas okazi ene de monato post kiam listanoj au la administranto proponis ghin. Oni ne povas proponi novan baloton, antau ol pasis unu monato post la fino de la antaua baloto.
23
Legu ĉi tiun instruon unue / Re: Regularo de la forumo
« Lasta afiŝo de Emiljo Cid je majo 17, 2017, 09:35:14 ptm »

Mi klopodas, ke en la nova retejo de UEA, ĉi tiu diskutejo estos integrita. 


La temoj venos iom post iom, laŭ neceso.



Via regularo povintus esti komponita de mi (mi estas orgojla),
sed kiel vi volas varbi esperantistojn alighi?
Nur maksimuma morala premo al la chiammastrumantoj de uea-membroj@yahoogroups.com kaj samtempa alvoko al chiuj ties membroj povus eble malmulte pli popularigi chi tiun forumon.
Kaj ankorau aliaj strategioj estas penseblaj: urghi la estraroj de landaj asocioj reklami au ech ligi la membrecon de siaj naciaj retdiskutlistoj kun chi-tiu.
La kontrasto de via regularo kun la praktiko de aliaj E-retdiskutlistoj ne povus esti pli granda kaj hontiga por multaj naciaj listoj kaj ploej multe por tiu de uea-membroj.

Sed mi ankau havas fortan kritikon. Temoj, kiuj rilatas al la mondbildo de esperantistoj (UNo, UNESKO, UNHCR, religio, EU-identeco, la necese politika misio de Esperanto ktp, ktp) mankas. Pri tiuj specialaj temoj vi devus aparte varbi membrojn. Kaj kiu estas la rilato de via forumo kun la planoj por videbligi sin kaj eksponi siajn kolumnojn al kritiko en la reto de la novaj redaktantoj de revuo Esperanto? Kompreneble mi havas pli da demandoj ol respondoj.

Johan Derks
24
Legu ĉi tiun instruon unue / Re: Regularo de la forumo
« Lasta afiŝo de Johan Derks je majo 17, 2017, 06:42:34 ptm »
Via regularo povintus esti komponita de mi (mi estas orgojla),
sed kiel vi volas varbi esperantistojn alighi?
Nur maksimuma morala premo al la chiammastrumantoj de uea-membroj@yahoogroups.com kaj samtempa alvoko al chiuj ties membroj povus eble malmulte pli popularigi chi tiun forumon.
Kaj ankorau aliaj strategioj estas penseblaj: urghi la estraroj de landaj asocioj reklami au ech ligi la membrecon de siaj naciaj retdiskutlistoj kun chi-tiu.
La kontrasto de via regularo kun la praktiko de aliaj E-retdiskutlistoj ne povus esti pli granda kaj hontiga por multaj naciaj listoj kaj ploej multe por tiu de uea-membroj.

Sed mi ankau havas fortan kritikon. Temoj, kiuj rilatas al la mondbildo de esperantistoj (UNo, UNESKO, UNHCR, religio, EU-identeco, la necese politika misio de Esperanto ktp, ktp) mankas. Pri tiuj specialaj temoj vi devus aparte varbi membrojn. Kaj kiu estas la rilato de via forumo kun la planoj por videbligi sin kaj eksponi siajn kolumnojn al kritiko en la reto de la novaj redaktantoj de revuo Esperanto? Kompreneble mi havas pli da demandoj ol respondoj.

Johan Derks
25
Landaj aŭ regionaj Bultenoj / Esperanto en Berlino kaj Brandenburgo
« Lasta afiŝo de Bernhard Pabst je majo 09, 2017, 07:02:01 atm »
Jen la retejo de la regiona gazeto, aperinta jam de jardekoj: https://esperanto.berlin/.
26
Niaj retaj servoj / Bunta programo atendas vin dum la 46-a Malferma Tago
« Lasta afiŝo de Piet COPPENS je aprilo 13, 2017, 11:36:09 atm »
Nia Mondo : Bunta programo atendas vin dum la 46-a Malferma Tago.

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vin por la 46-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 29-an de aprilo 2017,
kaj tuj poste, dimanĉe, la 30-an de aprilo, okazos Seminario pri Informado. ...
       legu pli
27
Teknike pri la forumo / Nesekura konekto al forumo.esperanto.net
« Lasta afiŝo de Piet COPPENS je aprilo 11, 2017, 06:35:39 ptm »
Problemo: 2017-04-11: Forumo.esperanto.net - nesekura konekto al forumo.esperanto.net

Problemo pri la forumo de UEA:

La konekto http://forumo.esperanto.net ne estas privata. La datumoj, kiujn oni sendas al la retejo aŭ kiujn oni ricevas ekde la UEA-retejo, povas esti viditaj de aliaj. Do aliaj povas vidi ekzemple la tiel nomatajn privatajn mesaĝojn, kiuj do ne plu estas privataj!
La manko pri la konekto estas, ke tiu funkcias laŭ protokolo "HTTP" kaj ne laŭ la pli sekura protokolo "HTTPS". En la lasta protokolo ĉifrado estas aplikata al la informoj, kiuj estas transportitaj (: senditaj aŭ ricevitaj).

Necesas uzi "HTTPS" anstataŭ "HTTP", kiel cetere ankaŭ okazas ĉe ekzemple
Vikipedio ( https://eo.wikipedia.org ),  Pasporta Servo ( https://pasportaservo.org ) kaj
Esperantujo - La Esperantista Mondomapo ( https://esperantujo.directory ) !

Rimarkoj:
28
Babilejo / Uea.org havas funkciadan problemon
« Lasta afiŝo de Piet COPPENS je aprilo 10, 2017, 02:39:24 ptm »
"Pri sekurigo" Problemo: 2017-04-10: Uea.org - nesekura konekto al uea.org

Problemo pri la retejo de UEA:
La konekto al la retejo de UEA, http://uea.org, ne estas privata. La datumoj, kiujn oni sendas al la retejo aŭ kiujn oni ricevas ekde la UEA-retejo, povas esti viditaj de aliaj. Do aliaj povas vidi ekzemple la pasvortojn.
La manko pri la konekto estas, ke tiu funkcias laŭ protokolo "HTTP" kaj ne laŭ la pli sekura protokolo "HTTPS". En la lasta protokolo ĉifrado estas aplikata al la informoj, kiuj estas transportitaj (: senditaj aŭ ricevitaj).
Dirite alimaniere:
Ĉiuj informoj transportitaj al aŭ ekde retejo uea.org povas facile esti subaŭskultataj. Eble eĉ esti adaptataj!
Necesas uzi "HTTPS" anstataŭ "HTTP", kiel cetere ankaŭ okazas ĉe ekzemple
Vikipedio ( https://eo.wikipedia.org ),  Pasporta Servo ( https://pasportaservo.org ) kaj
Esperantujo - La Esperantista Mondomapo ( https://esperantujo.directory ) !

Demando:
  • Ĉu iu (administranto) povus solvi tiun problemon?

Rimarkoj

 
29
Niaj retaj servoj / Raporto pri renkontiĝo de Venezuela Esperanto-Asocio
« Lasta afiŝo de Piet COPPENS je aprilo 09, 2017, 11:01:05 ptm »

Aperis en Nia Mondo raporton pri la 11-a Venezuela Esperanto-Renkontiĝo.



Venezuela Esperanto-Asocio organizis tiun eventon en la urbo de Merido, ŝtato Merido.
Ĝi estis la unua landa aranĝo farita de la nova generacio de membroj de nia landa asocio, ĉar ...
       legu pli
30
Babilejo / Re: Funkciadaj problemoj ĉe Esperanto-retejoj
« Lasta afiŝo de Piet COPPENS je marto 22, 2017, 09:16:17 ptm »
Mi spertas lastatempe, ke la retejo UEA.org estas tre malrapida.

Saluton, Emiljo
Bedaŭrinde la retejo de UEA ofte malrapidas, ankaŭ hodiaŭ : ĉiam tre longaj respondaj tempoj se la serĉita retadreso komencas per http://uea.org.
Do ankaŭ longaj respondaj tempoj por http://uea.org/vikio.


Posta rimarko: vidu ankaŭ: Subtila perturbo: bremsado de respondoj al mi.
Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10