UEA Forumo

Registriĝa kontrakto

La “Forumo UEA” estas oficiala kunlaborejo de UEA.  Ĝin administras la Estraro de UEA.

Ĉiuj homoj rajtas aliĝi al la forumo.


█ █ █ █ █ █ █   Por aliĝi ne uzu kaŝnomon, UZU VIAN KOMPLETAN NOMON   █ █ █ █ █ █ █


Ĉi tie estas forumo de realaj homoj, kiuj celas konkretajn agadojn.

- Skribu nur en Esperanto. - Skribu afable. Estas malpermesate ofendi homojn, popolojn, rasojn, reprezentantojn de registaroj, politikaj partioj aŭ religioj ktp. Spamo, inundado, ĉenleteroj kaj plusendaj spamaĵoj estas nepermesataj en tiu ĉi forumo.

- Ĉiu leganto, se ofendita per afiŝo, povas uzi la ligilon [Raporti al moderiganto], kiu aperas malsupre de ĉiuj fadenoj.  Eblaj punoj, ŝtupe:

1- privata averto
2- publika averto
3- forpelo el la grupo dum 7 tagoj
4- porĉiama forpelo el la grupo.