Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Aŭtoro Fadeno: Agi post la Briteliro  (Legita 946 fojojn)

aŭgusto 26, 2016, 04:27:07 ptm
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 1
    • Vidi profilon
La granda afero kun la Briteliro estas : ĉu la esperanta movado devas ion fari por ekuzi tiun ŝanĉon ? Mi pensas, ke jes.

Unue ni devas organizi publikan manifestacion en Bruxello kun pli ol mil homoj kiel eble plej frue.
UEA kaj EEU (Europa Esperanto Unio) devas peti al ĉiuj landaj, regionaj, lokaj asocioj sin mobilizi tiucele. Tio postulas instalaĵon de specifa estraro kaj specifa budĝeto (kaj verŝajne specifa kolekto) por kunordigi ĉion. Tio postulas precipe volon kaj firmecon. Sed ni havas la fortojn por tion fari, eĉ por gajni novajn pli malpli proksimajn.

Kiuj sloganoj ? Ni postulas, ke la angla ne plu estu lingvo de la Komisiono, ke la informkonferencoj ne plu estu en la angla. Ĉu ni devas rekte postuli pri Esperanto ? Verŝajne jes, eĉ se mi timas, ke tio ŝajnu hodiaŭ iom pretendema.

Due ni devas peti al ĉiuj edukministerioj permesi kaj disvolvi la instruadon de Esperanto en lernejoj. Kelkaj asocioj jam faris tion, sed ni devas rekomenci kune en ĉiuj landoj.     

Trie ni devas, inter la esperantistoj, klarigi la gravecon trapasi la KER-ekzamenojn. Tio permesas montri al la institucioj la gravecon kaj la seriozon de esperanto kaj povas ankaŭ montri ke ni havas kaj  trejnas fakulojn por tiu instruado. Kiel diras Federico Gobbo, la rekono de esperanto inter la KER-lingvoj estas substrekinda, kaj ni devas eluzi ĝin.
aŭgusto 28, 2016, 12:58:10 ptm
Respondo #1
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 2
    • Vidi profilon
Gravas ne esti negativa, kaj precipe ne kontrau
iu lando au popolo.

Gravas krome ne diri kion oni NE volas, sed diri
kion oni JA volas - do ke esperanto estu gvida
stelo por EU-a evoluo. La ceteron homoj
komprenos mem.

Chu vi opinias ke UEA kapablus au ech volus
organizi tiun manifestacion kiun vi proponas??
Mi, el iom tro granda distanco (norde 60 gradojn)
proponas ke vi mem trovu du au tri kunulojn, faru
komitaton organizan kaj ek laboru pri ghi. Se mi
povas helpi sen cheesti fizike en Brusela regiono,
diru al mi, mi klopodos.