Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Aŭtoro Fadeno: Regularo de la forumo  (Legita 490 fojojn)

aŭgusto 28, 2016, 03:37:41 ptm
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

La “Forumo UEA” estas oficiala kunlaborejo de UEA.  Ĝin administras la Estraro de UEA.
Ĉiuj homoj rajtas aliĝi al la forumo.

Por aliĝi ne uzu kaŝnomon, uzu vian kompletan nomon. Ĉi tie estas forumo de realaj homoj, kiuj celas konkretajn agadojn.

- Skribu nur en Esperanto.

- Skribu afable. Estas malpermesate ofendi homojn, popolojn, rasojn, reprezentantojn de registaroj, politikaj partioj aŭ religioj ktp. Spamo, inundado, ĉenleteroj kaj plusendaj spamaĵoj estas nepermesataj en tiu ĉi forumo.

- Ĉiu leganto, se ofendita per afiŝo, povas uzi la ligilon [Raporti al moderiganto], kiu aperas malsupre de ĉiuj fadenoj.  Eblaj punoj, ŝtupe:

1- privata averto
2- publika averto
3- forpelo el la grupo dum 7 tagoj
4- porĉiama forpelo el la grupo.
« Lasta redakto: oktobro 11, 2016, 12:53:42 atm de Emiljo Cid »
majo 17, 2017, 06:42:34 ptm
Respondo #1
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 7
    • Vidi profilon
Via regularo povintus esti komponita de mi (mi estas orgojla),
sed kiel vi volas varbi esperantistojn alighi?
Nur maksimuma morala premo al la chiammastrumantoj de uea-membroj@yahoogroups.com kaj samtempa alvoko al chiuj ties membroj povus eble malmulte pli popularigi chi tiun forumon.
Kaj ankorau aliaj strategioj estas penseblaj: urghi la estraroj de landaj asocioj reklami au ech ligi la membrecon de siaj naciaj retdiskutlistoj kun chi-tiu.
La kontrasto de via regularo kun la praktiko de aliaj E-retdiskutlistoj ne povus esti pli granda kaj hontiga por multaj naciaj listoj kaj ploej multe por tiu de uea-membroj.

Sed mi ankau havas fortan kritikon. Temoj, kiuj rilatas al la mondbildo de esperantistoj (UNo, UNESKO, UNHCR, religio, EU-identeco, la necese politika misio de Esperanto ktp, ktp) mankas. Pri tiuj specialaj temoj vi devus aparte varbi membrojn. Kaj kiu estas la rilato de via forumo kun la planoj por videbligi sin kaj eksponi siajn kolumnojn al kritiko en la reto de la novaj redaktantoj de revuo Esperanto? Kompreneble mi havas pli da demandoj ol respondoj.

Johan Derks
majo 17, 2017, 09:35:14 ptm
Respondo #2
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

Mi klopodas, ke en la nova retejo de UEA, ĉi tiu diskutejo estos integrita. 

La temoj venos iom post iom, laŭ neceso.