Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Aŭtoro Fadeno: Zamenhof-jaro: planoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo  (Legita 1384 fojojn)

septembro 01, 2016, 08:13:09 ptm
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 2
    • Vidi profilon
    • Esperanto-urbo
 Kelkaj planoj, kiujn ni (Interkultura Centro Herzberg) ŝatus realigi okaze de tiu jaro:

1. donigi la nomon "Zamenhof-placo" al la tereno, kie situas la Zamenhof-monumento en Herzberg (ni  staragis ĝin la 15an de decembro en 2009). Ni informos ĝustatempe la urban konsilion kaj planas ofte konsultiĝi kun ili kaj aliaj respondeculoj pri la realigo de tiu plano

DATO: 08.04.2017 14:00 - INAŬGURO DE ZAMENHOF-PLACO kun festprogramo, muziko
                               16:00 - kunveno en Esperanto-Centro Herzberg, memorhoroj en la ICH-biblioteko

2. organizi memor-ekspozicion pri Zamenhof en la kastela muzeo, kie ekde 2009 ni prizorgas ekspoziciejon kaj konstantan informejon por Esperanto

DATO: 14.04.2017 15:00 - Inaŭguro de la Zamenhof-ekspozicio en la Welf-kastelo

3. organizi Zamenhof-tagon kun prelegoj en la urba biblioteko, kie estas ankaŭ Esperanto-sekcio (kelkmil libroj) kaj organizi tie ankaŭ ekspozicion de Zamenhof-verkoj

DATO: 06.04.2017 15:00 - prezentado de Esperanto-libroj, Zamenhof-verkoj, kun partopreno de gelernantoj

4. dediĉi unu el niaj regulaj studsesioj (instrukapabligaj klerigseminarioj) al Zamenhof por detale informi studemulojn pri lia vivo kaj pri liaj verkoj

DATO: 07-09.04.2017: 78-a Studsesio, multe pri Zamenhof kaj la familio, movada agado, idealoj, politiko, ktp.

Por pluaj detaloj bv. kontakti nin: esperanto-zentrum@web.de
« Lasta redakto: februaro 20, 2017, 07:08:58 ptm de Zsofia Korody »