Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Aŭtoro Fadeno: Kial alia plia forumo ?  (Legita 1060 fojojn)

septembro 02, 2016, 05:23:36 ptm
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

Laboru kune kun UEA

La Estraro de UEA klopodante igi la asocion pli demokratia, lanĉas la Forumon de UEA - http://forumo.esperanto.net/.  Ĝi estas la oficiala kunlaborejo de UEA, kie ĉiu esperantisto havos oportunon labori proksime de la Estraro, kaj la Estraro havos oportunon koni novajn agadproponojn.

Por la estraranoj, komisiitoj kaj oficistoj de UEA estas tre malfacile akompani la diskutojn tra pluraj grupoj en la reto, kaj de tio rezultas manko de niaj respondoj kaj agoj.

La forumo ne celas anstataŭi diskutojn de la aliaj grupoj, fakte ni preferas, ke ili daŭre ekzistu, kaj ke la membroj diskutu pri diversaj temoj tie, sed ni provas krei manieron por ke post la maturiĝo de tiuj diskutoj oni afiŝu la konkludon, eĉ kun pluraj vidpunktoj, per resuma maniero en la koncerna rubriko de nia forumo.   Tiel ni centrigos en unu sola loko gravajn informojn, kiuj estos ĉiam facile retroveblaj en ĝiaj kategorioj, rubrikoj, kaj sub-rubrikoj. 

En la forumo estos pluraj kategorioj, rubrikoj, kaj subrubrikoj,  do eblas facile organizi laŭteme, kaj ĝi funkcios ankaŭ kiel konserva loko, do ni certigos, ke neniu ideo perdiĝos, kaj ke ĝi estos facile retrovebla.   Cetere ni intencas plusendi la afiŝojn de la nova forumo al la koncerna respondeculo pri la temo diskutata, kio certe rezultos en praktikaj atingoj, aŭ almenaŭ en kontentigaj respondoj.
Ni invitas vin viziti la supre menciitan adreson por konatiĝi kun la kunlaborejo. Jam estas kelkaj pretaj rubrikoj, kiuj atendas vian kunlaboron. 

Ni sugestas ke vi komencu vian esploron per la kategorio Legu ĉi tiun instruon unue, kie vi ekscios kiel registriĝi kaj uzi la forumon.
Pluraj aliaj kategorioj kaj rubrikoj alvenos, laŭ nia neceso, kaj laŭ via disponeblo kunlabori. Ni atendas vian partoprenon!





- Ĉu estas komplike uzi ĝin ?
Tute ne, ĝi similas al Facebook, sed ĝi estas multe pli simpla.  Kiel en Facebook, vi ne ricevos retmesaĝojn en via leterkesto, sed vi povas viziti la forumon, kaj legi nur la fadenojn, kiuj interesas al vi.  Ĉiuj rajtas legi la fadenojn, eĉ sen registriĝo.  Por afiŝi komentojn, vi devas registriĝi, sed tio estas tre rapide kaj simple.

Kiel registriĝi kaj kiel uzi la forumon de UEA

kunlaboreme,
Emiljo Cid
Estrarano de UEA pri informado
« Lasta redakto: marto 09, 2017, 11:57:29 ptm de Emiljo Cid »
septembro 08, 2016, 08:36:28 atm
Respondo #1
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 3
    • Vidi profilon
Ankaŭ mi ne komprenas la utilecon de plia forumo, ĉefe ĉe retejo kiu celas eksteran publikon. Mi tute ne komprenas la utilecon de forumo por Esperanto-parolantoj ĉe retejo kiu celas homojn kiuj venas por malkovri Esperanton!
Kaj por homoj kiuj ĵus malkovris la lingvon kaj lernas ĝin, ekzistas forumo ĉe Lernu.
DJ
septembro 08, 2016, 01:08:03 ptm
Respondo #2
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 3
    • Vidi profilon
Didier, fakte, krom la "forumo" de lernu.net ,kie mankas multaj utilaj opcio, la cetero(FB:ne serĉebla ekstere ekz. per Google), Google Groups, ktp) ĉi tiu ŝajnas interesa ilo por publike organizi aferojn pri Esperantujo.
septembro 08, 2016, 05:43:15 ptm
Respondo #3
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

Kara Didier,


Okazis miskompreno pro la adreso, kie estas nia forumo. Sed ĝi tute ne rilatas kun Esperanto.net.  Mi supozas, ke Pierre ne kreis ĝin ĉe uea.org por ne miksiĝi kun la datumbazo kaj libroservo. 


Do estas forumoj grupoj:
1-dulingvaj por komencantoj ĉe yaĥoo, google, facebook
2-uea-membroj ĉe yahoo
3-ĉi tiu forumo, kiu estas kunlaborejo de UEA, proksime de la estraro
4-komitana forumo ĉe yahoo
5-estrara forumo ĉe google


Do, ĉi tiu forumo tute ne estas por komencantoj, nek por kutimaj babilantoj, sed por homoj, kiuj kunlaboros proksime de la estrarano de UEA.



Ankaŭ mi ne komprenas la utilecon de plia forumo, ĉefe ĉe retejo kiu celas eksteran publikon. Mi tute ne komprenas la utilecon de forumo por Esperanto-parolantoj ĉe retejo kiu celas homojn kiuj venas por malkovri Esperanton!
Kaj por homoj kiuj ĵus malkovris la lingvon kaj lernas ĝin, ekzistas forumo ĉe Lernu.
DJ
majo 30, 2017, 06:12:27 ptm
Respondo #4
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 7
    • Vidi profilon
Mi faris por mia diplomlaborajho por UAM, Poznano jenan komparan resumon de la forumo esperanto.net kaj uea-membroj.
Char mi registrighis, sed neniam uzis esperanto.net, mi demandas vin, chu jena kompilo de komparo estas trafa:
CeloĈi tie estas forumo de realaj homoj, kiuj celas konkretajn agadojn. La lingvo estas Esperanto.
La forumo ne celas anstataŭi diskutojn de la aliaj grupoj;  ni provas krei manieron por ke post la maturiĝo de tiuj diskutoj oni afiŝu la konkludon  per resuma maniero en la koncerna rubriko de nia forumo.
La listo "uea-membroj" estas diskutejo pri la agado kaj funkciado de Universala Esperanto-Asocio. La administranto rajtas chesigi diskuton pri temoj, kiuj evidente ne rilatas al la agado au funkciado de UEA.
Identigo kaj temojPor aliĝi ne uzu kaŝnomon, uzu vian kompletan nomon. Al ĉiu nomo estas ligita profilo, kiu enhavas nombron de afiŝoj, daton de registriĝo kaj daton de lasta ensaluto. Povas enhavi aĝon, sekson kaj lokon. Oni devas aboni sin al rubriko por ricevi de ĉiu temo de tiu rubriko novajn afiŝojn aŭ al temo(j) aparte.
La rubrikoj estas arigitaj en la kategorioj lau la chapitroj de la Strategia Plano de UEA.
Nur membroj de UEA povas aliĝi.
Oni subskribu per propra nomo aŭ kaŝnomo.
Chiu membro povas ghustigi sian membrecon tiel, ke oni ricevas chiun novan afishon.
KondutoSkribu afable. Estas malpermesate ofendi homojn, popolojn, rasojn, reprezentantojn de registaroj, politikaj partioj aŭ religioj ktp. Spamo, inundado, ĉenleteroj kaj plusendaj spamaĵoj estas nepermesataj en tiu ĉi forumo.Personaj insultoj en la listo estas strikte malpermesitaj. Oni ne rajtas sendi al la listo chenleterojn au sezonajn gratulojn.
MiskondutoĈiu leganto, se ofendita per afiŝo, povas uzi la ligilon [Raporti al moderiganto], kiu aperas malsupre de ĉiuj fadenoj. Diskuto pri la funkciado kaj administrado de la listo okazas ne en la listo mem, sed en speciala listo "uea-membroj-priliste ". Oni rajtas en la listo "uea-membroj" averti pri novaj diskutfadenoj en "uea-membroj-priliste".
Eblaj punoj, ŝtupe
1- privata averto
2- publika averto
3- forpelo el la grupo dum 7 tagoj
Aldone: 4- porĉiama forpelo el la grupo.
Aldone al 1: privata averto: la administranto rajtas sendi kopion de la admono al la insultito.
3. forpelo el la grupo dum unu monato
Regularo kaj administradoLa “Forumo UEA” estas oficiala kunlaborejo de UEA.  Ĝin administras la Estraro de UEA.
Ĉiuj homoj rajtas aliĝi al la forumo.
Emilio Cid estas la nura administranto kaj moderiganto.
Elekto de la administrantoj okazas kiam tion postulas dekono el la listanoj, au kiam pasis du jaroj de la pasinta elekto.
Chiuj decidoj de la administrantoj estos publikaj, kaj povos esti shanghitaj per dutriona plimulto de la vochdonintoj. La administrantoj devos vochdonigi siajn decidojn, se minimume dekono el la listanoj tion postulos.
La regularo povas esti kiam ajn shanghita au kompletigita de simpla plimulto de la listanoj, au dutriona plimulto de la vochdonintaj listanoj.
Dekono de la listanoj rajtas postuli vochdonon pri regularo, pri nova lista administranto au pri ajna alia lista afero.
Baloto devas okazi ene de monato post kiam listanoj au la administranto proponis ghin. Oni ne povas proponi novan baloton, antau ol pasis unu monato post la fino de la antaua baloto.
majo 30, 2017, 10:07:14 ptm
Respondo #5
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon
Dankon pro la komparo, ĝi utilos al mi.
Emiljo
aŭgusto 10, 2017, 02:44:24 ptm
Respondo #6
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 7
    • Vidi profilon

Laboru kune kun UEA

La Estraro de UEA klopodante igi la asocion pli demokratia, lanĉas la Forumon de UEA - http://forumo.esperanto.net/.  Ĝi estas la oficiala kunlaborejo de UEA, kie ĉiu esperantisto havos oportunon labori proksime de la Estraro, kaj la Estraro havos oportunon koni novajn agadproponojn.

Por la estraranoj, komisiitoj kaj oficistoj de UEA estas tre malfacile akompani la diskutojn tra pluraj grupoj en la reto, kaj de tio rezultas manko de niaj respondoj kaj agoj.

La forumo ne celas anstataŭi diskutojn de la aliaj grupoj, fakte ni preferas, ke ili daŭre ekzistu, kaj ke la membroj diskutu pri diversaj temoj tie, sed ni provas krei manieron por ke post la maturiĝo de tiuj diskutoj oni afiŝu la konkludon, eĉ kun pluraj vidpunktoj, per resuma maniero en la koncerna rubriko de nia forumo.   Tiel ni centrigos en unu sola loko gravajn informojn, kiuj estos ĉiam facile retroveblaj en ĝiaj kategorioj, rubrikoj, kaj sub-rubrikoj. 

Mi konstatas kontraulogikecon inter klopodo igi la asocion pli demokratia, kaj la aserto, ke ghi provizas oportunon labori proksime de la Estraro. Demokrateco rezultas interalie el la konscia eliro de la estraranoj, oficistoj ktp el sia kokono al la simpla publiko. Antau duona jaro mi sugestis al vi kompari vian regularon kun alia, kiun mi deduktis el la sciencaj observoj, studitaj en Poznano.
En via regularo nenio shanghighis. Eble la mastrumado de chi tiu forumo ne estu via laboro, sed la laboro de bonaj (fundamentaj) esperantistoj, elektitaj au nomumitaj de la Estraro.
Nun, post 15 jaroj ech la mastrumantoj de UEA-membroj komencas konscii, ke ilia retdiskutlisto entute produktis malsufichkvalite. Kompreneble oni ne SIDAS sur la hauto de chiu miskomunikanto. La strukturo de tri mastrumantoj estas kontrauefika, se oni ne dispartigas la taskojn au atentopunktojn. Oni ne sekvas ech la devon, organizi elektojn chiun duan au trian jaron kaj neniu protestas. Mi insistis antau tri au kvar jaroj kontrau tiu transpasho de la propra regularo, sed la membraro elektis la samajn homojn denove, pro simpla indiferenteco. Ghia nivelo ne superas fejsbukgrupon, kun escepto de la kritikoj de kelkaj insistemaj intelektuloj.
Estraranoj, preni vian shancon, au reklamu chi-tiun forumon kiel LA anstatauanto de UEA-membroj au nomumu UNU mastrumanton de UEA-membroj por plentempo, kiu severe kontrolas la komunikemon, kaj enhavon de chiuj mesaghoj.