Ensaluti
Ankaŭ mi ne komprenas la utilecon de plia forumo, ĉefe ĉe retejo kiu celas eksteran publikon. Mi tute ne komprenas la utilecon de forumo por Esperanto-parolantoj ĉe retejo kiu celas homojn kiuj venas por malkovri Esperanton!Kaj por homoj kiuj ĵus malkovris la lingvon kaj lernas ĝin, ekzistas forumo ĉe Lernu.DJ
Laboru kune kun UEALa Estraro de UEA klopodante igi la asocion pli demokratia, lanĉas la Forumon de UEA - http://forumo.esperanto.net/. Ĝi estas la oficiala kunlaborejo de UEA, kie ĉiu esperantisto havos oportunon labori proksime de la Estraro, kaj la Estraro havos oportunon koni novajn agadproponojn.Por la estraranoj, komisiitoj kaj oficistoj de UEA estas tre malfacile akompani la diskutojn tra pluraj grupoj en la reto, kaj de tio rezultas manko de niaj respondoj kaj agoj. La forumo ne celas anstataŭi diskutojn de la aliaj grupoj, fakte ni preferas, ke ili daŭre ekzistu, kaj ke la membroj diskutu pri diversaj temoj tie, sed ni provas krei manieron por ke post la maturiĝo de tiuj diskutoj oni afiŝu la konkludon, eĉ kun pluraj vidpunktoj, per resuma maniero en la koncerna rubriko de nia forumo. Tiel ni centrigos en unu sola loko gravajn informojn, kiuj estos ĉiam facile retroveblaj en ĝiaj kategorioj, rubrikoj, kaj sub-rubrikoj.