Welcome to UEA Forumo
Ensaluti
Registriĝi
Ensaluti
Uzanto
Pasvorto
Hejmo
Helpo
Serĉi
Ensaluti
Registriĝi
UEA Forumo
Konsciigo
Zamenhof-jaro
Landaj agadoj
Kroatio - Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj en Hrašćina
« antaŭa
sekva »
Printi
Paĝoj: [
1
]
Aŭtoro
Fadeno: Kroatio - Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj en Hrašćina (Legita 2293 fojojn)
septembro 07, 2016, 09:32:07 ptm
Emiljo Cid
Administrator
Novulo
Afiŝoj:
48
Kroatio - Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj en Hrašćina
Sabaton la 17an de septembro okazos en Kroatio la 14a Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj. La loko de la renkontiĝo estas la vilaĝo Hrašćina, en la bieno de Spomenka Štimec. La Renkontiĝo komenciĝos per komuna pikniko de verkistoj kaj tradukintoj kaj la publiko – esperantistoj venantaj el diversaj regionoj de Kroatio. Enkonduke oni omaĝos al la verkisto, ĵurnalisto kaj redaktoro Paul Gubbins, kiu devintus esti la ĉi-jara gasto de la aranĝo.
Hungara gasto, la eksa ambasadoro de Hungario en Moskvo kaj Singapuro, György Nanovfszky prezentos sian aŭtobiografian esperantlingvan libron
Nano
kiu aperis ankaŭ en la rusa, hungara kaj angla. Davor Klobučar kaj Judita Rey Hudeček intervjue alproksimigos lian riĉan diplomatan karieron al la publiko.
Konata kroata publicisto Slavko Goldstein, kies patro Ivo, pereinta en 1941 estis esperantisto en Karlovac, parolos pri sia patro - esperantisto kaj pri la konataj esperantistoj de lia junaĝa tempo Ivo Lapenna kaj Vuk Jovanović kiujn li konis. Đivo Pulitika legos el la ĉapitro de lia libro
1941. – la jaro kiu revenas .
Olga Štajdohar-Pađen prezentos sian kroatlingvan libron
Pri tio mi vere fieras.
En la libro ŝi kolektis kontribuojn de 62 virinoj kiuj parolas pri eventoj el siaj vivoj pri kiuj ili fieras. Inter la kontribuoj estas tekstoj de kvin esperantistinoj. Mihaela Cik legos la esperantlingvan tradukon de la ĉapitro de Vesna Hitrec. La prezentata fragmento el la libro okazas en la regiono Zagorje, kie okazas la Renkontiĝo.
Kroata verkisto Božidar Brezinščak Bagola esperantlingve prezentos novan libron de Spomenka Štimec, kiu septembre aperis en la kroata sub la titolo
Dom u Srednjoj Europi
– Hejmo en Mezeŭropo. La libro prezentas selektitajn ĉapitrojn el ŝia esperantlingva verkado. Tiu traduko al la kroata de la verkistino verkanta en Esperanto, estas kontribuo omaĝe al la centa jubileo de la morto de Lazaro Ludoviko Zamenhof en 2017. UNESCO rekomendis en 2017 omaĝi la centan datrevenon de Lazaro Ludoviko Zamenhof. La aranĝoj honore al Zamenhof en 2017 aŭspicias Kroata komisono pro UNESCO kaj la libro, renkonte al la jaro 2017, aperas sub la UNESCO-signo.
Spomenka Štimec anoncas planojn pri starigo de la memortabulo sur la muron de la domo en Krapina, kie Ivo Andrić finpretigis sian unuan poemaron
Ex
ponto
en 1918, kiam la posta Nobelpremiito kiel junulo estis kuracita.
La literaturan aranĝon finance ebligis Minsterio pri kulturo de Respubliko Kroatio kaj Akademio Literatura de Esperanto. La organizanto estas Kroata Esperanto-Ligo kaj la surloka gastiganto Esperanto-Societo
Trixini
el Hrašćina.
Laŭ informo de Spomenka Stimec <
spomenka.stimec@zg.t-com.hr
>
Aldoni dosierojn kaj aliaj opcioj
[size=0.85em]
Fulmoklavoj: alt+s por sendi la afiŝon aŭ alt+p por antaŭmontri ĝin
[/size]
SMF 2.0.11
[/size]
|
SMF © 2016
,
Simple Machines
XHTML
RSS
WAP2
Desing by
Webtiryaki.
[/r]
ur la muron de la domo en Krapina, kie Ivo Andrić finpretigis sian unuan poemaron
Ex
ponto
en 1918, kiam la posta Nobelpremiito kiel junulo estis kuracita.
La literaturan aranĝon finance ebligis Minsterio pri kulturo de Respubliko Kroatio kaj Akademio Literatura de Esperanto. La organizanto estas Kroata Esperanto-Ligo kaj la surloka gastiganto Esperanto-Societo
Trixini
el Hrašćina.
«
Lasta redakto: septembro 07, 2016, 09:33:45 ptm de Emiljo Cid
»
Protokolita
Printi
Paĝoj: [
1
]
« antaŭa
sekva »