Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Aŭtoro Fadeno: Ĝenerala Voĉdono de UEA  (Legita 732 fojojn)

septembro 15, 2016, 08:47:05 ptm
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

Kara membro de UEA


dum la 101-a Universala Kongreso en Nitro, fine de julio, la Komitato de UEA aprobis aron da ŝanĝoj en nia Statuto. Ili celas:
- la juran memstariĝon de nia junulara sekcio TEJO,
- la adapton de niaj labormanieroj al la reta epoko, kaj
- la pliklarigon kaj ĝisdatigon de kelkaj mastrumaj aferoj.


Tiuj ŝanĝoj tamen ekvalidos, nur se niaj membroj aprobos ilin per Ĝenerala Voĉdono. Tial ni tre badaŭ sendos al vi per ordinara poŝto la materialojn por voĉdoni. Plenigitaj voĉdoniloj devos atingi la Centran Oficejon, denove per poŝto, ĝis la 15-a de decembro 2016.


Per ĉi tiu mesaĝo mi do petas vin:
- atenti la poŝton!
- legi la enhavon!
- voĉdoni!


Per tio vi kontribuos al la laboro por renovigi la Asocion, kiun energie plugvidos nia nova Estraro, elektita en Nitro.


Anticipan kaj elkoran dankon!


D-ro Mark Fettes
Prezidanto
Universala Esperanto-Asocio