Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Aŭtoro Fadeno: KONKURSO POR NOVA ESPERANTO.NET  (Legita 1183 fojojn)

septembro 26, 2016, 02:03:15 ptm
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon
KONKURSO POR NOVA ESPERANTO.NET

 UEA lanĉas konkurson por la renovigo de Esperanto.net kun premio de 3 000 EUR.
Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon pri la nova retejo por montri Esperanton kiel ni fieras pri ĝi: moderna ideo, alloga lingvo.

Kion?
La nova retejo havu koncizan prezenton pri Esperanto, kiel lerni ĝin, kiel partopreni la komunumon, kaj kiel iĝi “Amiko de Esperanto”. La baza ideo videblas ĉe http://provo.esperanto.net/eo. Vi povas libere uzi partojn de ĝi por krei vian propran version. Ĝi povas havi pli aŭ malpli da enhavo/rubrikoj laŭ tio, kio laŭ vi taŭgus.

Kiel?

Por partopreni, simple komencu krei la retejon, almenaŭ en Esperanto.

Kia ĝi estu?

1 - La strukturo estu tia, ke:
           ĝi povu mem rekoni la lingvan preferon de la uzanto, kaj montri la retejon tuj en tiu lingvo
           ĝi devas doni eblon havi pli ol 50 diversajn lingvoversiojn.
    2 - Rilate al la aspekto, ni konsideros:
           la ĝeneralan belecon kaj agrablecon
           la implicitajn mesaĝojn: moderneco, diverseco, amikeco
    3 - La informoj en la retejo estu:
           bone organizitaj
           allogaj
           diversaj (filmetoj, fotoj, formularoj, tekstoj)
   4 - La administrado estu:
           farebla de ne-komputilistoj
           facile ĝisdatigebla (ni atentu pri sekureco)
           diversaj homoj devas havi la eblon havi diversajn administrajn rajtojn
           facile tradukebla
   5 - La retejo devus esti optimumigita al serĉiloj:
           la ligiloj kaj enhavo devus esti kompreneblaj de robotoj


Pri tekniko:

La retejo devos baze funkcii per PHP (kongruante kun versio 5.6) ĉar ĝi devus funkcii sur la serviloj de UEA.
 
  • Se la retejo uzas Drupal, prefereble uzu 8.1.x
  • Se la retejo uzas Wordpress, prefereble uzu 4.6.x
  • Se la retejo uzas Jomla, prefereble uzu 3.6.x
  • Se la retejo uzas symfony, prefereble uzu 2.7.x
Se vi havas dubojn pri la kongrueco kun niaj serviloj, ne hezitu demandi.


Reguloj:
La limdato por prezenti vian proponon estu la 17-a de oktobro je la 14-a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo, en Roterdamo.

La Estraro de UEA konsideros ĉu la proponita retejo atingis pli bonan rezulton ol provo.esperanto.net kaj tiukaze anoncos la gajninton de la premio. Se ĝi ne atingos tiun nivelon, la konkurso/konkurado estos nuligita.

La gajninto de la konkurso devos liveri la retejon plene funkcianta, adaptita al la petoj de la Estraro, kaj preta por ricevi alilingvajn versiojn ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto.

Por pliaj informoj, se vi havas demandojn aŭ por sendi vian proponon skribu al esperantonet@co.uea.org. Por travidebleco kaj por helpi la informfluon, ni uzos la baldaŭ oficiale lanĉotan forumon ĉe forumo.esperanto.net por respondi al la demandoj.

Abonu tiun fadeno, kaj legu niajn respondojn al demandoj




(Amiko de Esperanto)


Vi ŝatis la ideon, vi volas partopreni  ... sed vi ankoraŭ ne bone parolas Esperanton!

Aliĝu senpage al la programo Amikoj de Esperanto de UEA/TEJO kaj vi ricevos regule mallongajn informojn en via lingvo, kiuj helpos vin kompreni pli bone kio estas Esperanto.  Aldone vi partoprenos konkurson kun la premioj
...

>> Klaku ĉi tie por aliĝi al la programo Amikoj de Esperanto


Formularo


  • Persona nomo
  • Familia nomo
  • [ ] viro  [ ] virino   
  • Naskiĝdato   
  • Retadreso
  • Adreso
  • Urbo
  • Poŝtkodo
  • Telefono
  • Nivelo de Esperanto: nula/baza/meza/alta
  • En kiu lingvo vi preferas ricevi informojn (aŭtomate plenumita, sed ŝanĝebla)
  • Dato de aliĝo (aŭtomate plenumita)
  • Kiom da bultenoj ricevitaj (aŭtomate nulo en la aliĝo)
« Lasta redakto: septembro 27, 2016, 01:58:03 ptm de Emiljo Cid »
septembro 26, 2016, 04:33:53 ptm
Respondo #1
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

Demando:   En kia stato la retejo devas esti por kandidatiĝi? Ĉu vi volas pretan retejon?


La retejo ne devas esti preta (kompreneble, ju pli preta, des pli bona), kio gravas, ke ni povu vidi, kia estas la proponita grafika aspekto, ĝenerala bildo, kaj per kiuj iloj la kandidato pensas ke eblas tion realigi.  Ni ankaŭ devas vidi kiel facila estas la administrado de la retejo.
« Lasta redakto: septembro 27, 2016, 01:31:19 ptm de Emiljo Cid »
septembro 27, 2016, 01:24:58 ptm
Respondo #2
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

Demando: Kio okazas, se en unu kandidatiĝo la evaluantoj ŝatas ekzemple la tekston, en la alia la desegnon?


En tiu okazo, gajnos la premion la propono, kiu prezentas la plej taŭgan desegnon.  Sed atentu ankaŭ pri la teksto, ĉar bona teksto povus diferencii inter proponoj, kiuj havas simile belajn fasadojn.   




En la malverŝajna kazo, ke en unu retejo la desegno, en alia la teksto estas forte preferata, povas okazi, ke la premio estas iom plialtigata kaj disdonata inter pluraj kontribuantoj, laŭ interkonsento, kio estas akceptebla por ĉiuj flankoj.
« Lasta redakto: septembro 27, 2016, 01:31:02 ptm de Emiljo Cid »
septembro 27, 2016, 01:26:46 ptm
Respondo #3
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

Demando: Ĉu la tutan projekton devos plenumi la konkursanto aŭ tiu povas kontakti homon kiu pritraktos parton de la projekto?


La decidantoj ne kontrolas kiun parton plenumas kiu persono. La rezulto de la laboro estos evaluita.
« Lasta redakto: septembro 27, 2016, 01:30:09 ptm de Emiljo Cid »
septembro 27, 2016, 01:29:28 ptm
Respondo #4
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

demando: Ĉu la konkurso estas malfermita nur al esperantistoj aŭ eblas transdoni informojn al naciaj unuopaj entreprenistoj?


Pro tio ke en la realiga fazo ni devos kunlabori en Esperanto, preferatas esperantistoj, aŭ tiuj, kiuj povas iel (ekzemple helpe de tradukanto) labori en Esperanto.

septembro 27, 2016, 01:37:34 ptm
Respondo #5
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

demando: Kiujn esperanto.net celas? Ĉu la publikon, la Esperantistojn, la membrojn?


esperanto.net celas atingi homojn, kiuj tute ne konas Esperanto, aŭ kiuj ne certas pri kio ĝi estas, kaj volas trovi iom pli da informoj. Verŝajne, ili ankoraŭ ne parolas esperanton, aŭ estas novaj lernantoj, kaj verŝajne ne estas membroj de asocioj.


Ĝi emfazas:
- klarigi pri Esperanto
- klarigi pri la movado (UEA sed ankaŭ  lokaj naciaj asocioj)
- montri kiel eblas lerni kaj subteni Esperanton
- kaj la +1 kolekti Amikojn de Esperanto

septembro 27, 2016, 01:39:43 ptm
Respondo #6
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

demando: Kiom multe post la gajno la gajninto devos oferti asiston al la retpaĝo. Certe neniu plu opinios la sumon interesa se kun ĝi venos la devo al konstanta asistado. Paĝoj post kreado certe ne funkcios eterne senproblemaj kaj pli kaprompa ol krei povas esti la postaj alĝustigoj.


Ĉar la daŭran subtenadon faros la Asocio mem, ni aparte atentos pri tiu flanko, nome ke ni ŝatus ricevi retpaĝon, kiu estas laŭeble fleksebla, kaj facile mastrumebla.
Ni atendas, ke je la fino, ni volas ke la gajninto provizu funkcianta retejo, fina por 2 lingvoj. Li liveros al ni la projekton kaj ĝi estos administrata kaj plibonigita de UEA mem. Ĝi devas uzi teknologion kiuj permesos ke UEA ne specife bezonas la helpon de la gajninto estontecen.

septembro 29, 2016, 02:26:01 ptm
Respondo #7
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon
Demando: Mi legas kun intereso pri la konkurso por krei la novan retejon de esperanto.net, sed vidinte la ŝablonon montritan ĉe provo.esperanto.net, mi havas demandon — kion pli ol tio vi fakte serĉas? Ŝajne vi jam havas Drupalon (t.e. modernan EMS-on), kaj iun elektitan Temon, kaj menu-strukturon, kaj ligojn por ŝanĝi la lingvon... Do ĉu vi atendas multe da bele verkita enhavo? Aŭ kio?

La provo.esperanto.net jam havas sufiĉe bonan sistemon, kaj kun ebleco traduki al pluraj lingvoj.  Ni esperas, ke la nova propono estu pli alloga, kun pli bona organizo, kaj kun pli bona teksto. 
septembro 29, 2016, 02:28:33 ptm
Respondo #8
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon
Demando: Mi vidis la anoncon pri la novigo de esperanto.net. Kial okazigu konkurson? Kontraŭ 3000 eur, oni povus simple dungi talentan dezajniston. Mi kunlaboras kun entrepreno en mia urbo, kaj mi certe ŝatus kunlabori kun UEA pri la novigo de esperanto.net - sed mi kredas ke tia konkurso estas malbona por la entrepreno kaj malbona por UEA.


Kiel ni elektus tiun dezajniston?  Ni opiniis, ke per konkurso estus pli justa oportuno por ĉiuj talentaj esperantistoj.
septembro 30, 2016, 02:58:58 atm
Respondo #9
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

Demando: Mi interesiĝis pri la konkurso, kaj mi pensas pri la plej bona ilo por internaciigi kaj la tradukado. Do mia demando estas:
Ĉu vi intencas uzi la novan retejon kreante novajn paĝojn ofte (simile al blogo) aŭ estos pli kiel "hotsite"? Mi pensas ke, vi intencas la duan.


Precipe ĝi ne havos oftajn ĝisdatigojn, do ĝi funkcios kiel paĝo.  Sed nun, mi ĵus memoris pri WP, kie eblas havi kaj paĝon kaj blogon, kaj pensos, ke estus interese havi ankaŭ blogon. 


La ĉefa celo estas paĝo kiel "hotsite", kun koncizaj informoj pri Esperanto, kiel lerni, kaj ĉefe kiel aliĝi al la kategorio "Amikoj de Esperanto".   


Dua celo povus esti loko por gastigi dulingvajn bultenojn kiel http://esperanto.com.br/bel/index.htm. Mi ne scias, ĉu eblas fari du-kolumnan blogon. Paĝojn jes certe eblas.



septembro 30, 2016, 12:45:20 ptm
Respondo #10
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 2
    • Vidi profilon
Saluton, la problemo estus ke la blogo ne estus nur du koluna, estus 60-a koluna! Estus preskaŭ ne ebla ĝisdatigi blogon kun tiom multe da lingvoj! Tial vi pensas pri uzi la informilojn de la landaj asocioj, ĉu ne?
oktobro 23, 2016, 12:53:38 ptm
Respondo #11
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 7
    • Vidi profilon
    • Esperanto-eldonejo Impeto
Saluton!
Se la konkurso sukcesis, bv. publikigi nomo(j)n de la gajninto(j) kaj prezenti la gajnintan proponon.
Esperanto-eldonejo Impeto - http://impeto.trovu.com