Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Aŭtoro Fadeno: Funkciadaj problemoj ĉe Esperanto-retejoj  (Legita 782 fojojn)

decembro 14, 2016, 03:46:54 ptm
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 24
    • Vidi profilon
Ĉi tio estas loko por sciigi, kaj priparoli, problemojn ĉe Esperanto-retejoj rilate al sia funkciado.
Ekzemple
  • se aperas multaj eraroj rigardante iujn paĝojn,
  • se iu retejo ofte ne aŭ praktike ne alireblas aŭ
  • se la redaktado de enig-kampoj ene de iu retejo estas - pro nekonata kialo - blokita aŭ plimalfaciligata.


La celo estas kvalitoplibonigo de gravaj, aŭ malpli gravaj, EO-retejoj kaj bona uzado de tiuj retejoj fare de ĉiu uzanto!

Kompreneble ĉiam ekzistas ebleco, ke iuj konstatitaj problemoj estas personaj komputilaj problemoj, tio estas
ke la problemoj okazas nur kiam iu persono aliras per iu komputilo iun retejon.
Ĉu persona problemo aŭ ĉu ĝenerala problemo, la uzado de Esperanto-retejoj devus esti bona por ĉiu uzanto, ĉu ne?
Analizado de tiaj (fojfoje personaj) problemoj povas esti interese/utile por aliaj esperantistoj!


« Lasta redakto: januaro 19, 2017, 07:00:58 ptm de Piet COPPENS »
decembro 17, 2016, 05:08:10 ptm
Respondo #1
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 24
    • Vidi profilon
Ĝenerala problemo: 2017-01-03: Ameriko.org - Multaj tute similaj dato-avertoj.
 
Ekzistas problemo ĉe la retejo Ameriko.org de la Amerika Komisiono.
Delonge la paĝo Tra la kontinento komencas per pli ol 20 ĝenantaj, tute similaj dato-avertoj:
  • warning: date(): It is not safe to rely on the system's timezone settings. You are *required* to use the date.timezone setting or the date_default_timezone_set() function. In case you used any of those methods and you are still getting this warning, you most likely misspelled the timezone identifier. We selected the timezone 'UTC' for now, but please set date.timezone to select your timezone. in /home/libr5009/public_html/ameriko.org/modules/aggregator/aggregator.module on line 1386.
Verŝajne la avertoj koncernas nur unu fian parametron aŭ funkcion!

Demandoj:
  • Ĉu iu (administranto) povus ripari tiun eraron?
  • Ĉu la sekurigo de la retejo estas sufiĉe FORTA?
« Lasta redakto: januaro 08, 2017, 04:06:07 ptm de Piet COPPENS »
januaro 04, 2017, 04:09:52 ptm
Respondo #2
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 24
    • Vidi profilon
Problemo: 2017-01-04: Edukado.net - Kursejo-mapoj mankas.
 
Ekzistas problemo ĉe la retejo Edukado.net.
Ekde kelkaj semajnoj en la ĉapitro kursejo la petoj mapo kun listo ne enhavas mapon.
Ekz. la mapo kun listo pri Francujo donas la rezulton:  la rezultan mapon por Francujo, do eĉ ankaŭ la listo mankas.
Tamen la peto simpla listo pri Francujo funkcias bone:  la rezultan simplan liston por Francujo.

Ĉie kie oni petas mapon kun listo la mapo (kaj la listo) mankas!

Demandoj:
  • Ĉu iu (administranto) povus ripari tiun mankon?
  • Ĉu la sekurigo de la retejo estas sufiĉe FORTA?

La riparado:
  • ! 2017-01-04 23.00 CET : Intertempe la manko estas riparita kaj la mapoj (kun listo) denove aperas !
  • ! 2017-01-05 11.50 CET : Bedaŭrinde ĉi-momente la mapoj denove malaperis !
  • ! 2017-01-08 16.10 CET : Intertempe la manko estas denove riparita kaj la mapoj (kun listo) reaperas !



« Lasta redakto: januaro 08, 2017, 04:11:17 ptm de Piet COPPENS »
januaro 05, 2017, 12:28:49 ptm
Respondo #3
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 24
    • Vidi profilon
Problemo: 2017-01-05: Uea.org/vikio - Ofte longaj, fojfoje longegaj respondaj tempoj

Problemo pri la vikio de UEA:
Konservi informojn en la vikion ofte estas/estis tre malfacile, ĉar ĉe ĉiu konservo la sistemo bezonis minutojn da responda tempo!
Sekve labori en la vikio estas/estis por mi praktike maleble!
Eble la malfacila aliro de la vikio koncernas nur mian komputilon aŭ eĉ nur min aŭ ........ nur kelkajn personojn.
La malrapida aliro de la vikio estas delonge konata problemo!

Demandoj:
  • Ĉu iu (administranto) povus solvi tiun problemon?
  • Ĉu la sekurigo de la retejo estas sufiĉe FORTA?

La sekvo:
  • 2017-01-08 12.30 CET: Intertempe la vikio de UEA feliĉe estas denove bone alirebla, sed verŝajne ekzistas en la vikio ankoraŭ aliaj problemoj.
  • 2017-04-07: Bedaŭrinde la problemo de la malrapidaj respondoj daŭras: vidu en la vikio: Subtila perturbo: bremsado de respondoj al mi.
« Lasta redakto: aprilo 08, 2017, 11:05:44 ptm de Piet COPPENS »
januaro 25, 2017, 01:37:36 ptm
Respondo #4
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon
Mi spertas lastatempe, ke la retejo UEA.org estas tre malrapida.
marto 22, 2017, 09:16:17 ptm
Respondo #5
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 24
    • Vidi profilon
Mi spertas lastatempe, ke la retejo UEA.org estas tre malrapida.

Saluton, Emiljo
Bedaŭrinde la retejo de UEA ofte malrapidas, ankaŭ hodiaŭ : ĉiam tre longaj respondaj tempoj se la serĉita retadreso komencas per http://uea.org.
Do ankaŭ longaj respondaj tempoj por http://uea.org/vikio.


Posta rimarko: vidu ankaŭ: Subtila perturbo: bremsado de respondoj al mi.
« Lasta redakto: aprilo 08, 2017, 11:12:38 ptm de Piet COPPENS »
aprilo 10, 2017, 02:39:24 ptm
Respondo #6
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 24
    • Vidi profilon
"Pri sekurigo" Problemo: 2017-04-10: Uea.org - nesekura konekto al uea.org

Problemo pri la retejo de UEA:
La konekto al la retejo de UEA, http://uea.org, ne estas privata. La datumoj, kiujn oni sendas al la retejo aŭ kiujn oni ricevas ekde la UEA-retejo, povas esti viditaj de aliaj. Do aliaj povas vidi ekzemple la pasvortojn.
La manko pri la konekto estas, ke tiu funkcias laŭ protokolo "HTTP" kaj ne laŭ la pli sekura protokolo "HTTPS". En la lasta protokolo ĉifrado estas aplikata al la informoj, kiuj estas transportitaj (: senditaj aŭ ricevitaj).
Dirite alimaniere:
Ĉiuj informoj transportitaj al aŭ ekde retejo uea.org povas facile esti subaŭskultataj. Eble eĉ esti adaptataj!
Necesas uzi "HTTPS" anstataŭ "HTTP", kiel cetere ankaŭ okazas ĉe ekzemple
Vikipedio ( https://eo.wikipedia.org ),  Pasporta Servo ( https://pasportaservo.org ) kaj
Esperantujo - La Esperantista Mondomapo ( https://esperantujo.directory ) !

Demando:
  • Ĉu iu (administranto) povus solvi tiun problemon?

Rimarkoj

 
« Lasta redakto: aprilo 12, 2017, 10:17:56 ptm de Piet COPPENS »