Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Aŭtoro Fadeno: La mastrumantoj de UEA-membroj estas ghentlemanoj  (Legita 411 fojojn)

aŭgusto 23, 2017, 09:55:52 atm
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 8
    • Vidi profilon
Informante pri alvoko al la mastrumantoj de UEA-membroj@yahoogroups (en ilia listo "UEA-membroj-priliste@yahoogroups.com") doni la bastoneton al Emilio Cid

Estimataj kontrolantoj/komentantoj al la listo UEA-membroj@yahoogroups.com,

Chiu leganto de UEA-membroj vershajne jam scias, ke la Estraro decidis evoluigi formumo.esperanto.net
kiel plibonigon kaj anstatauigon de la mortinta uea-membroj@yahoogroups.com.

Mi urghigas la tri mastrumantojn de uea-membroj al interkonsiligho pri kiom plejeble rapida cedo al tiu pli bone ekipita kaj
konforma al la celo de UEA forumo.esperanto.net.
Jam tro longe okazis transpashoj de la UEA-membroj-regularo, pri kiuj vi mem kulpas, vi kverelis kun pluraj membroj, anstatau konvinki ilin,
se ili faris ion malghustan, “malantau la scenejaj kurtenoj”, tiel makulante la enhavon de tiu retlisto.
Unu mastrumanto ripete sentis sin libera enventumi siajn opiniojn libere kaj arbitre en la retdiskutliston, kvazau ghi estis lia blogejo.
Vi ne plenumis la oficialan regulon organizi chiun duan au trian jaron novajn elektojn de mastrumantoj. (Unufoje vi devis fari tion, sub mia premo.)
Kompreneble vi chiam estis kaj estos reelektitaj, char via ne-preteco dedichi vin al plialtigo de la diskutnivelo, drashante “kulpulojn”,
kio kompreneble postulas scion pri tio, kion  ekzemple lau komunikada scienco oni devas apliki kaj kunportus
drastan shanghon de la regularo kaj multe pli da tempo de (novaj) mastrumanto(j),
kreis “spiralon de silento” kaj indiferentecon. La lojaleco restas, char UEA-membroj almenau estas vaste legata (au forklakata) kaj anstatauanto – oni pensas – ne ekzistas.

Se vi volas en la memoro de la membroj pluvivi kiel ghentlemanoj, vi faru jene:
Metu chiun membron en la stato de moderigata, bone legu chiun peton por publikigo de mesagho,
tiel ke vi povas taksi en kiu rubriko de formumo.esperanto.net ghi bone sidus
(certe, se vi prenas tiun taskon serioze, vi devos krei proponon al Emilio Cid pri novaj kategorioj)
kaj skribu personan letereton al la mesaghproponinto, en kiun kategorion au rubriko ghi metu sian mesaghon.
Li au shi eble ne konsentas kaj proponas, post konsulto de forumo.esperanto.net, alian rubrikon.

Tiel ene de kelkaj semajnoj vi faros grandan servon al la modernigo de la intermembra konsilighado
kaj neniu neniam plu pensos pri vi kiel pri ghenuloj, sed kiel pri geniuloj.

Petante al chiuj legantoj de UEA-membroj pardonon pro mia tro longa skribado, persistado, eble ofendado ktp,
mi adiauas vin. Mortu UEA-membroj. Vivu la UEA-membroj kaj via helpo al plibonigo de nia interna komunikado!

Samideane au malsamideane, kun same afabla saluto,
via Johan Derks.
« Lasta redakto: aŭgusto 23, 2017, 10:01:20 atm de Johan Derks »