Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Aŭtoro Fadeno: bariloj por komenci novan fadenon kaj entute esti informita pri novaj fadenoj de  (Legita 239 fojojn)

januaro 23, 2018, 05:39:43 ptm
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 9
    • Vidi profilon
Verkante artikolon pri la komunikada distanco inter kadro kaj ordinaraj esperantistoj, mi klopodas priskribi chi tiun forumon kaj mi konstatas, ke oni devas aboni en iu ruibriko por ricevi mesaghojn pri ghi.
Unua demando: Chu ne estus multe pli membroafable, se oni ricevas automate de chiu nova fadeno la unuan afishon?
Dua demando: Mi konfuzighas pro la multaj simiaj terminoj: afishoj,, dividitaj en mesaghoj, fadenoj kaj dosieroj, sed ankau rubriko kaj subrubriko> Chu tio ne povus estis pli simpla? Antau chio mi estas tre konfuzata de la VERBO afishi. Tio klare estas latinida, vershajne speciale franca vorto, kiu havas dekomence jam tute alian signifon. AFISHI estas konfuza vorto por mi. Kial ne sendi mesaghon au publikigi?
Tria demando (ne nur de mi). Kial oni uzas tiun teruran desuprajn terminojn "konsciigo", "kunordigo" ktp. Neniu ordinara esperantisto scias tuj kie meti sian novan demandon au kritikon.
En enketo, kijn mi organizis en uea-membroj@yahoogroups.com mi uzis multe pli konkretan dividon en rubrikoj, nome:
mesaĝoj, informoj/diskutoj pri la landa movado (se tiu ekzistas), informoj/diskutoj pri la internacia movado, diskuto pri la lingva problemo en la mondo, informoj pri eblecoj por renkonti aliajn esperantistojn, klara celo/agado, al kiu mi povos eventuale kontribui, informoj pri lingvo kaj/aŭ literaturo, informoj pri individuaj (gravaj) esperantistoj, seriozaj kontribuoj, specife de scienca nivelo, internaj korektoj, ekzemple pro lingvaj eraroj au ne-ĝentileco.
Tio ne estas ideala klasifiko, sed almenau ghi mencias temojn tre konkretajn kaj membroj sentos sin ne konfuzitaj, kiam elekti la ghustan kategorion.
Fine, mi bedauras, ke raporti pri mesagho estas priskribita nur por okazo de ofendo au gheno. Por stimuli al reago tio ne sufichas. Reago devas esti unutema, mallonga, eventuale peton pri klarigo de la intenco au de terminoj ktp. Ka, ghuste tial uzanto ne facile intervenas per tia raporto, tiuj stimuloj devas veni de la mastrumanto.
Vi vias, ke mia ideo de forumo ankorau malproksimas de tiu de chi tiu forumo.
Amike,
Johan Derks