Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Aŭtoro Fadeno: Kiel evoluigi novajn metodojn por varbi kaj flegi membrojn  (Legita 62 fojojn)

majo 13, 2018, 04:48:55 ptm
  • Administrator
  • Komencinto
  • *****
  • Afiŝoj: 55
    • Vidi profilon

Formiĝis en aprilo 2018 nova estrara subteamo (Kadar, MacGIll, Cid), kiu havas la taskon evoluigi novajn metodojn por varbi kaj flegi membrojn, inkluzive tiujn de TEJO-aĝo. Nian aliron influas i.a. la konsiloj de Humphrey Tonkin, eksa UEA-prezidanto kaj nova estrara komisiito pri mecenatoj kaj filantropio. Nepras nutri la senton de la membroj pri aparteno al UEA; nepras teni ilin pli bone informitaj pri la agado de UEA kaj la disvolviĝo de Esperanto tutmonde. Ni devas ankaŭ pensi pri la atendoj de la reta generacio, zorgante ke UEA prezentu sin kiel organizo de la nuntempo. Kun la disvolviĝo de tiu strategio kreiĝos novaj kunlaborebloj por delegitoj kaj ĉefdelegitoj, por landaj asocioj kaj lokaj grupoj.