Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Aŭtoro Fadeno: Represo de la flugfolio Vel-boato  (Legita 1048 fojojn)

majo 14, 2018, 05:28:15 ptm
  • Administrator
  • Komencinto
  • *****
  • Afiŝoj: 56
    • Vidi profilon
Post instigo de Renato Corsetti, la Estraro decidis en la 2018-05-12-a pri represo de flugfolio "vel-boato" por uzo dum la UK kaj dum aliaj e-eventoj. 

Jen sube la flugfolio aranĝita de Francisco Veuthey per indesign.  Ĉu vi havas sugestojn pri la ĝisdatigo de la teksto ?  Se jes, klaku la butonon <respondi> sube.  Mi sugestas, ke vi ankaŭ klaku la butonon "<aboni> la fadenon.


La limdato por proponoj estas la 27-05-2018.





« Lasta redakto: majo 17, 2018, 04:35:57 ptm de Emiljo Cid »
majo 19, 2018, 11:06:32 ptm
Respondo #1
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 2
    • Vidi profilon
Bona ideo renovigi kaj represi la faldfolion!
Ĉu enmeti foton de la Eo-versio de la Unesko-kuriero?
majo 20, 2018, 05:59:53 ptm
Respondo #2
  • Administrator
  • Komencinto
  • *****
  • Afiŝoj: 56
    • Vidi profilon

Jes Aleks, laŭeble aldoni ĝin.

Bona ideo renovigi kaj represi la faldfolion!
Ĉu enmeti foton de la Eo-versio de la Unesko-kuriero?
majo 24, 2018, 08:18:04 ptm
Respondo #3
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 5
    • Vidi profilon
Bonaj flugfolioj estas disdonitaj flugfolioj (prefere amase). Ĉar ni estas movado de volontuloj, estus bona ideo demandi al la volontuloj kiuj pretas disdoni ĝin, kian flugfolion ili bezonas. Ne ekzistas bonaj aŭ malbonaj flugfolioj, ekzistas flugfolioj pli malpli taŭgaj laŭ la celpubliko, laŭ la cirkonstancoj de uzado… informoj, kiujn konas la disdonantoj.
majo 29, 2018, 12:25:45 atm
Respondo #4
  • Administrator
  • Komencinto
  • *****
  • Afiŝoj: 56
    • Vidi profilon

Proponoj de Stefan MacGill


Varb 2017 proponteksto SMG 5 sept 2017


la varbilo uzu malpli da fotoj al Varb 2015, ĉar la artaĵa pretigo kaj la manko de adekvataj fotoj kontribuis forte al la unujara malfruo de Varb 2015.
Nigra teksto: Tiu por aperigo.
Malhelruĝa:  Komentoj aŭ klarigoj, ne por aperigo.
========================


Panelo 1 (flanko unu, dekstre):
LA VENTO IMPETAS PLU
Samstilaj literoj kiel tiuj en Varb 2015La teksto en la blanka panelo restu senŝanĝe


Panelo 2 (flanko 2, maldekstre):
Inspira teksto (MF?) ĉ. 130-150 vortoj – lingva justeco ks.
Sekvas resumo pri la agado, kiun via membriĝo subtenos.


Panelo 3 (flanko 2, meze):
Konsciigo
Informado: (teksto de EC inter 60 kaj 80 vortoj, estu mencio de TIR)
Aliro al la Mondo:(teksto de SS pri eksteraj rilatoj, inter 60 kaj 80 vortoj, estu mencio pri TEJO kaj Afriko, kaj io pri daŭripovo).
Komunikado: Enkonduko de interaktivaj laŭtemaj forumoj por doni pli kontentigajn eblojn por niaj internaj diskutoj.

Kapabligo
Instruista Trejnado: Okazas ekde septembro 2016 unujara kursaro (reta kaj surloka) en la universitato UAM en Poznano, Pollando – ĝi altiris 19 studentojn el diversaj kontinentoj. UEA kunlaboras kun ILEI, <edukado.net> kaj aliaj pri ĉefe retaj trejnebloj.
Aktivula Maturigo: En 27 monatoj la Asocio sukcese organizis 27 seminariojn, en kvar kontinentoj. Multas proponoj por pliaj seminarioj tra la sekvaj jaroj. La AMO-programo havas ĵus anoncitan retejon. La programo pluiris al pli alta nivelo – la trejnadon de trejnistoj.
Retaj proponoj: La partnere prizorgata retejo <edukado.net> dinamike prezentas raportitajn kursojn ĉiunivelajn tra la mondo kaj liveras al instruistoj kaj kursgvidantoj buntan katalogon da helpiloj. Retejo <lernu.net> proponas modernan kurson kaj ligitajn lernilojn en trideko da lingvoj. Nova retejo de UEA <aktivulo.net>  gastigas paĝojn pri la AMO-programo, la EKO-komunikojn kaj aliajn projektojn celataj al aktivuloj. (SMG korespondos porfonfirmi la tekston.)

Panelo 4 (flanko 2, dekstre):
Foto el la Nitra UK por ke la titoloj ne koliziu (ne estu du je la sama vertikala momento).
Komunumo
Renovigo de Universalaj Kongresoj: La 101a UK en Nitra enkondukis novajn elementojn, estis rekorde malferma al la publiko kaj realigis modele urban kaj landan publikecon. La 102a UK en Seulo certe reprenos kaj evoluigos tiujn trajtojn.
Memorindaj Jaroj: La komunumo festas du jubileajn jarojn:  La Jaro de Zamenhof opkazos meore al la 100-jaera jubileo de lia mortodato. La Jaro de la Lernanto, komuna projekto de UEA kaj ILEI,  spronos debatojn tra la komunumo pri la novaj defioj kaj ebloj de novaj komputikaj formoj de lingvo-lernado.
Internacia Junulara Kongreso: En 2017 tio okazos unuafoje en Afriko. TEJO aldonu frazojn – 50-60 vortoj
Kunordigo
Statuta renovigo: MF proponu tekston, kio ne estu tro specifa.MF kaj MS proponu du pliajn temojn ĉi tie.


Panelo 5 (flanko 1, maldekstre):
Kion vi ricevos:
Revuojn Esperanto kaj Kontakto, en presitaj aŭ retaj formoj, kiuj avangardas en debatoj pri la E-movado kaj la nuntempa monda situacio.
Kongresojn, universalajn kaj kontinentoajn, kiuj altiras esperantistojn el la tuta mondo por ĝui kulturan bunton kaj kontribui al la movada agado.
Partopreno en retaj diskutoj kaj praktikaj projektoj por sponi la uzadon de Esperanto.
(Bildo de freŝaj revuoj)
Kiel (re)aliĝi?
Membriĝu aŭ remembriĝu rete ĉe: http://www.uea.org/alighoj


Membriĝu aŭ remembriĝu per fizika mendilo, sendenda al la adreso de la Centra Oficejo videbla en la sekva panelo. La aliĝilo estas kutime sendata aŭ je dispono, kune kun ĉi tiu faldfolio.


Pripensu aldone fariĝi Patrono de TEJO, membro de Societo Zamenhof aŭ donaci al Fondaĵo Canuto por membrigi indan personon, kiun vi nomu.


 
Panelo 6 (flanko 1, meze):
Restu kiel nun, krom se CO volas aldoni novajn kontaktinformojn. Mi proponus aldonon de Aktivulo.net, se ni povos nur fidi, ke ĝi vere estos publika.
« Lasta redakto: majo 29, 2018, 12:43:25 atm de Emiljo Cid »
majo 29, 2018, 01:08:50 atm
Respondo #5
  • Administrator
  • Komencinto
  • *****
  • Afiŝoj: 56
    • Vidi profilon


Claude Nourmont komentis

Citaĵo
Pri la tuta flugfolio: ĝi estas belaspekta, sed ĉu nuntempe la plej trafa maniero rapide progresi estas veli? Eĉ en la himno oni flugas....

Pri la detaloj: eble forigi la aludon al "Konsilio"(ĉu ĝi vere funkcias?).

La nombro de estraranoj, da laborantoj en CO, povas varii...kial ne paroli pri afrika oficejo?

Oni parolas pri financa subteno al ILEI. Bone, sed ĉu tiu, kiu malkovras UEA per tiu flugfolio, scias kio estas ILEI? Estus pli bone paroli pri helpo al iuj projektoj...sed nuntempe, malmulte da monoi de UEA iras rekte al iuj projektoj...Oni parolu efektive, kiel sugestis Aleks, pri la Kuriero de Unesko en Esperanto.

Ankaŭ pri la AMO-seminarioj (klarigante pri kio temas...).

Bonan venton al la redaktontoj!Claude
majo 29, 2018, 01:14:16 atm
Respondo #6
  • Administrator
  • Komencinto
  • *****
  • Afiŝoj: 56
    • Vidi profilon

Laŭ miaj ebloj mi disvastigis inviton al ĉiuj sugesti pri la ŝanĝoj en ĉi tiu flugfolio.  Tio povas estis konstanta konduto, ĉiam, kiam ni volos represi la flugfoliojn en la venontaj jaroj.

Ĉar ni estas movado de volontuloj, estus bona ideo demandi al la volontuloj kiuj pretas disdoni ĝin, kian flugfolion ili bezonas.