Welcome to UEA Forumo

UEA Forumo

Aŭtoro Fadeno: Enhavo de la nova esperanto.net  (Legita 1220 fojojn)

aŭgusto 23, 2016, 11:48:12 atm
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 3
    • Vidi profilon
Saluton,

Ni laboras pri nova versio de esperanto.net kiu estas videbla ĉi tie: http://provo.esperanto.net/eo kaj ni ŝatus havi vian scion, konon por krei ĝin en la plej taŭga maniero por montri Esperanton kiel moderna ideo, interesa lingvo kaj montri la eblojn lerni ĝin kaj
partopreni en la komunumo. Pro tio, ni ege ĝojus pro via helpo por fari la retejon pli taŭga por atingi la celojn.

Ni invitas vin proponi viajn ideojn en tiu-ĉi rubriko :
    - Pri la ĝenerala organizo (rubrikoj de la paĝaro esperanto.net)
    - Pri la tekstoj
    - Pri interesaj ligiloj por la nacilingvaj paĝoj
    - Proponi fotojn aŭ filmetojn kiujn eblus uzi por esperanto.net


Mi antaŭĝojas kaj antaŭdankas nian kunlaboron!


Se tiu fadeno interesas al vi, klaku sube la butonon [aboni] por ricevi sciigon pri novaj komentoj.
« Lasta redakto: septembro 02, 2016, 10:42:09 ptm de Emiljo Cid »
aŭgusto 24, 2016, 05:20:13 atm
Respondo #1
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 2
    • Vidi profilon
Saluton kara Pierre Vittet
Mi ege ĝojas pro la nova versio de esperanto.net
Ĝi estas bela kaj moderna.
Mi havas nur etan proponon: 
Sube de la paĝo http://provo.esperanto.net/eo estas titolo de UEA (verda koloro) kaj la adreso, por apartigi la parton, vi uzis nigran koloron, jam bonas, do ĉu eblos provi ankaŭ helan linion inter la supra blua koloro kaj la nigra parto, kaj provi malsaman grandon kaj tipon de literoj por la titolo kaj koloro?

Cetere, kiun filmeton vi celas? Ĉu filmeto por reklami Esperanton? Aŭ iu ajn filmeto uzanta Esperanton konvenos?

Amike,
Ĝoja
aŭgusto 24, 2016, 06:33:10 ptm
Respondo #2
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 1
    • Vidi profilon
Dankon por via reago. Mi ĝojas ke vi ŝatas.

Mi komprenas vian proponon, mi faros kelkajn provojn kaj se mi trovas ke ĝi plibonigos montros al vi.

Pri filmeto: ĝi devus esti filmeto, kiu prezentas esperanton laŭ agrabla vidpunkton: ke nia komunumo estas aktiva, faras eventojn... Se vi havas tian filmeton en la ĉina, ni povus meti ĝin sur la ĉina versio.

ĝis,
aŭgusto 24, 2016, 08:18:29 ptm
Respondo #3
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 1
    • Vidi profilon
Mi trarigardis la provejon. Se ie mi ne ricevis kodon 404 paĝo ne ekzistas - klakante sur lingvon hungara - mi ricevis anglalingvan tekston.

Se ĝis nun neniu komencis traduki hungaren - mi tradukos la jam ekzistantajn paĝojn. Sed mi ne volas ke iu paĝo estu demaniere tradukita - dume alia neniel... Kiu agordas tiun laboron?

Bonvolu skribi al mia adreso EsperantoDebrecen@gmail.com kiun paĝon mi komencu traduki.

Antaŭdankon.
Salutas vin:
Hegedűs Imre
aŭgusto 26, 2016, 06:29:40 ptm
Respondo #4
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 3
    • Vidi profilon
Ni unue validos la esperantan version, sed certe mi revenos al vi je la momento iri al tradukado / adaptado.

Dankon!
septembro 03, 2016, 05:24:25 ptm
Respondo #5
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 7
    • Vidi profilon
    • Esperanto-eldonejo Impeto
Unuavice akceptu gratulojn pro realigo de tiu ĉi grava paŝo en evoluo de Esperanto.net. Estis jam pluraj provoj krei multlingvan informan retejon, kiujn realigis unuopuloj, teamoj, eĉ diversaj E-organizoj. Ĉiuj tiuj provoj fiaskis. Laŭ mi indas analizi la problemojn, kiuj malebligis la antaŭajn projektojn. Ankaŭ tre gravas krei plenan vizion pri la enhavo kaj strukturo de la paĝaro.
Esperanto-eldonejo Impeto - http://impeto.trovu.com
septembro 03, 2016, 05:38:45 ptm
Respondo #6
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

Kara Dima,


Koran dankon pro viaj konsiloj.  Ĉu vi povos poste aldoni specifajn sugestojn pri evitendaj eraroj ?


amike


Emiljo

Unuavice akceptu gratulojn pro realigo de tiu ĉi grava paŝo en evoluo de Esperanto.net. Estis jam pluraj provoj krei multlingvan informan retejon, kiujn realigis unuopuloj, teamoj, eĉ diversaj E-organizoj. Ĉiuj tiuj provoj fiaskis. Laŭ mi indas analizi la problemojn, kiuj malebligis la antaŭajn projektojn. Ankaŭ tre gravas krei plenan vizion pri la enhavo kaj strukturo de la paĝaro.
septembro 03, 2016, 09:38:17 ptm
Respondo #7
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 3
    • Vidi profilon
Saluton,
Bona ideo renovigi la retejon esperanto.net
Tamen ni ne forgesu ke la celo de tiu retejo estas
informi homojn kiuj ĵus aŭdis pri Esperanto, do ankoraŭ ne konas ĝin,
pri la lingvo, kiel lerni ĝin…
Gravas ke tiu retejo ekde la ĉefpaĝo proponas informon pri Esperanto en 65+ da lingvoj
kaj ke ĝi ne fariĝu retejo de Esperantistoj por Esperantistoj aŭ de UEA-menbroj por UEA-membroj.
Tiu retejo estu en multaj naciaj lingvoj, ne en Esperanto.
Por homoj kiuj jam parolas Esperanton jam ekzistas multaj retejoj en Esperanto,
kaj por UEA-membroj/amikoj ekzistas la retejo uea.org
Esperanto bezonas retejon en naciaj lingvoj por informi novulojn pri Esperanto:
estas la celo de tiu retejo esperanto.net
DJ
septembro 03, 2016, 11:06:25 ptm
Respondo #8
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 1
    • Vidi profilon
Mi ĝojas pri la renovigo de esperanto.net. Se vi volas mian helpon, bone.
Mi rigardis al ĉi tiu paĝo
http://provo.esperanto.net/get_involved kaj plibonigis la anglan, sube (mi penis ne ŝanĝi la signifon de la frazoj, sed "but over the initiatives..." estas dubsenca):

The owner of this language is everyone in the world!

    (From the Declaration of Boulogne in 1905)

Esperanto does not belong to any specific entity having all rights over this language, but is used freely in the initiatives and collaborations of associations and peoples who want to participate in the project.

It widens your opportunities to participate. Esperanto is not just about learning the language, but also about acting together. Feel free to take part whether you speak it or not. Here are some ideas to help us:
Translation

This website aims to be available in as many languages as possible.

You can help us translate this website in your language. If you are ready to do so, please just send us a message using the contact form to notify us that you are ready to take part.
Pictures proposition

Do you have an idea for a logo? Do you have a talent for graphical creation? Feel free to propose your graphics relating to Esperanto. We'll show the best one on our Gallery page.
Being active

If you want to help and to participate on a regular basis, you can:

    have a look at our wiki: http://uea.org/vikio
    get in touch with active esperantists on Facebook
septembro 04, 2016, 01:28:40 atm
Respondo #9
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

Kara Didier,


Certe jes.  Mi vidas la ĉefan paĝon de la retejo, kiel la antaŭan, jam kun ĉiuj lingvoj.  La provan paĝon en esperanto, kiun ni vidas, estas modelo/sugesto por naciaj lingvoj.

Gravas ke tiu retejo ekde la ĉefpaĝo proponas informon pri Esperanto en 65+ da lingvoj
kaj ke ĝi ne fariĝu retejo de Esperantistoj por Esperantistoj aŭ de UEA-menbroj por UEA-membroj.
Tiu retejo estu en multaj naciaj lingvoj, ne en Esperanto.
Por homoj kiuj jam parolas Esperanton jam ekzistas multaj retejoj en Esperanto,
kaj por UEA-membroj/amikoj ekzistas la retejo uea.org
Esperanto bezonas retejon en naciaj lingvoj por informi novulojn pri Esperanto:
estas la celo de tiu retejo esperanto.net
DJ
septembro 05, 2016, 11:21:42 atm
Respondo #10
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 1
    • Vidi profilon
La malnova paĝo kun multaj lingvoj estis en ordo. Nun mi vidas antaŭviditajn ligojn nur por dekkelkaj lingvoj, sed eĉ en tiuj la paĝoj ne ekzistas (mi kontrolis la rusan kaj la belorusan).

Mi ne vidas seriozan kaŭzon por drasta renovigo. Aperis multaj bildoj kaj ceteraj "plibeligoj", sed inter tiuj pli malfacilas serĉi bezonatajn informojn. Kiel aspektos la nacilingvaj paĝoj - tute neklaras.
septembro 05, 2016, 06:00:11 ptm
Respondo #11
  • Administrator
  • Novulo
  • *****
  • Afiŝoj: 48
    • Vidi profilon

Kara Valentin,


Spertuloj pri retejoj diras, ke ni ne devigu homojn al multaj klakloj.  La nuna paĝo estas jam bona, sed ni volas plibonigi ĝi.  Homoj vidas la paĝon kaj jam devas klaki sur lingvo, poste venas alia paĝo kun ligiloj.  Do ni perdas kelkajn homojn tie.


Nia ideo estas, ke jam en la unua paĝo estu allogaj fotoj, kiuj kuraĝigos homojn legi plu, kaj ke ili klaku sur la koncerna lingvo. Tie jam estu mallonga teksto, kiu kuraĝigos la plu esploro al la ligiloj.


Nuntempe estas nur malneto de la angla lingvo, kaj traduko al esperanto. Sed rimarku, ke tiu esperanta paĝo ne aperos, ĝi estas nur modelo por aliaj lingvoj.

La malnova paĝo kun multaj lingvoj estis en ordo. Nun mi vidas antaŭviditajn ligojn nur por dekkelkaj lingvoj, sed eĉ en tiuj la paĝoj ne ekzistas (mi kontrolis la rusan kaj la belorusan).

Mi ne vidas seriozan kaŭzon por drasta renovigo. Aperis multaj bildoj kaj ceteraj "plibeligoj", sed inter tiuj pli malfacilas serĉi bezonatajn informojn. Kiel aspektos la nacilingvaj paĝoj - tute neklaras.
septembro 07, 2016, 01:53:36 ptm
Respondo #12
  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 3
    • Vidi profilon
Saluton,

Mi tre konsentas kun kio diras Didier Janot: ni faras retejon por novuloj (pro tio mult'lingveco gravas).
CindyMoonMcKee: dankon por viaj korektoj.
Hegedűs Imre: Mi konservas vian kontakton kaj ni sendos mesaĝon al vi kiam ni pretas por traduki al la diversaj lingvoj. Dankon